> Mi ne memoras cxu iu en la magarau-diskuto iam uzis la vorton > "optativo". Nome, se ni havus optativan finajhon, la solvo al la onidira > problemo estus ecx pli eleganta. Estu tu finajxo, ekz., -aux. > > "Vivaux li longe!" > "Uzaux multaj la optativon!" > > amike > Istvan Ertl
La propono ja estas interesa sed ĝi estus grava paŝo kontraŭ la gramatiko de la Fundamento. Por la cititaj ekzemploj oni povas simple elturniĝi per: Longa estu lia vivo! Amase optativu! aŭ Amase uzu optativon! En aliaj ekzemploj diferencigi inter volativo kaj imperativo ne estas same klare, sed la kunteksto devas helpi por la kompreno: Ekz: "Ĉiutage manĝu almenaŭ unu pomon" Se dirite rekte al iu en la kuirejo kie videblas en korbo dekkelke da pomoj, kompreneblas ke la u-finaĵo estas pli imperativa ol volativa. Se dirite dum konversacio pri sanigaj manĝaĵoj mi pensus ke la u-finaĵo estas volativa. Mireja