Saluton Fabio

Se vi serĉos la i-vorton "tauxzi" en la itala-vortaro de Minnaja, vi 
trovos "taŭzi la harojn" t.e. "scompigliare i capelli", "arruffare i 
capelli".
Do la artikolo ne estas tiel "stranga" kiel ĝi unuavide ŝajnas al ni. :)


@Sergio:
> 2. La duan signifon PIV2 ne konas, kaj mi neniam ĝin renkontis en
> Esperanto.  Tamen surbaze de la rusa traduko "трепать" kaj laŭ la
> ekzemploj mi supozas, ke temas pri teĥnika signifo, fuŝe difinita: ne
> temas pri "malkonfuzi harojn", sed pri "forigi malpuraĵojn aŭ
> almiksaĵojn el fibro, hararo ktp per distirado" -- io el
>
> en: scutch, swingle
> es: espadar, espadillar, agramar, tascar
> fr: teiller, broyer, écanguer, battre
> it: scotolare, gramolare

Rilate al traduko de la dua signifo (kun "lano" kaj "matraco"), mi opinias ke 
ĝi estas itallingve "ravvivare" (t.e. ŝveligi la harojn per rapidaj tiroj aŭ 
skuoj).

Mi estas dubema pri "scotolare" kaj "gramolare". 
Fakte, la ago "gramolare" estas esperantlingve "kombi"!

Oni devas esti singarda kun la "plurlingvaj vortaroj" ĉefe pri la itala 
traduko, kiu en ili estas ofte erara. 


Ĝis

Antonio Codazzi

Rispondere a