2010/6/23 mireille corobu <mireille.cor...@gmail.com>:
>> Karaj,
>>
>> ricevinte la hodiaŭan Vorton de la Tago de lernu.net, "taŭzi", mi
>> tralegetis la prian artikolon en ReVo.
>>
>> Mi neniam vidis tiun vorton antaŭe, kaj nun mi komprenas, ke esence
>> temas pri ia aparta "malordigo" aŭ "konfuzigo". Tamen, la difino por
>> la dua signifo kontraŭas tiun senton. Ĝi tekstas jene: "Tirskue
>> malkonfuzi harojn".
>
> Miakomprene oni taŭzas por ia ordigo ne por ia malordigo.
> Tiu verbo tuj pensigis min ke antaŭ kelkaj tagoj mi taŭzis implikatan
> lanan fadenbuleton ĉar mi ne plu povis triki pro nodoj kiuj mem formiĝis
> en la interno de la de mi pritrikita lana fadenbulo.

Hm? Por tiaj ordigaj agoj, mi dirus "malimpliki", "ordigi",
"malnodigi", kaj simile.

Mi cxiam komprenis, ke "tauxzi" temas pri (ofte neintence) MALordo, ne
pri ordigo.

Mi do jxus sercxis ekzemplojn de uzo en tekstaro.com, kaj cxiuj
sxajnas temi pri MALordigado. Vidu:

> Ŝi desaltis kun bruo de sia dormoloko, ĵetis sin sur la kolon al sia patrino 
> taŭzante al ŝi la barbon kaj diris: “Mia kara dolĉa kapreto, bonan matenon!”
(Fabeloj de Andersen, traduko de Zamenhof)
Tio estas evidenta neintenca malordigado fare de entuziasma saltanta
infana kapro.

> Kion ŝi diros morgaŭ, se ŝi ekvidus, ke mi taŭzaĉis la manĝaĵon, kiam ni ne 
> kunmanĝis
(Satiraj rakontoj de Szathmari)
Versxajne ne temas pri ordigado de la mangxajxo, sed misarangxado.

> Iom embarase ŝi ekridetis, perfingre ordigis mian taŭzitan hararon
(La skandalo pro Jozefo de Vinar)
Evidente tauxzado estas malo de ordigado cxi tie, cxar iu devis ordigi
tauxzitan hararon!

> Steĉjo disigis la kungluiĝintajn palpebrojn kaj per la spegulo li vidis sin 
> homo kun distaŭzita hararo, kun ŝvelinta, nigrastopla vizaĝo, kun sinkintaj 
> okuloj, surhavanta malpuran ĉemizon kun kolumo kaj kravato, kalsonon kaj 
> ŝtrumpetojn.
(La majstro kaj Margarita, traduko de Pokrovskij)
En tiu kunteksto, sxajnas temi pri manko de zorgo pri persona aspekto,
kun malpureco, malordo, ktp.

> Li trovis sin mem fremda, neandertalece nuda, viluda kaj ŝvitoza, kun hararo 
> hirta, taŭza, kaj kun barbo kreska je du tagoj.
(La Majstro kaj Martinelli, de Camacho)
Denove evidente temas pri manko de zorgo pri persona aspekto, kun
malpureco, malordo, ktp.

> Sed ni sekigis nin laŭeble, kaj atendis nian vicon por kombi niajn taŭzitajn 
> harojn.
> ŝia robo mispendis, ŝiaj haroj estis freneze distaŭzitaj
> Ili estis malpuregaj kun taŭzitaj barboj, kaj en iliaj vizaĝoj regis esprimoj 
> de absoluta konfuzo.
> Nur kelkajn momentojn poste, Januario rapidis en nian ĉambron kun la haroj 
> ankoraŭ taŭzitaj de la dormo
> Li aspektis ĉifite kaj taŭzite, kun plurtaga barbo.
(La sxtona urbo de Lowenstein)
Kvin ekzemploj, kaj cxiuj evidente temas pri manko de zorgo pri
persona aspekto, kun malpureco, malordo, hxaoso, konfuzo ktp.


amike,
russ

Rispondere a