Ĉu la vorto "patkuko" konvenas por ĉi tiu recepto? Por dek du blinoj: -=-=-=- 200 g da faruno 2 ovoj 150g da lakto giso salo 20 cl da jahurto aŭ da kefiro -=-=-=- Disigu la ovoflavojn disde la ovoblankoj. Kirlante aldonu al la ovoflavoj la jahurton kaj la lakton. Kirlu la faruno kun giso. Aldonu la gisitan farunon al la unua kirlaĵo kaj aldonu la salon. Lasu la tuton ripozi almenaŭ unu horo. Kiam vi intencas komenci la kuiradon de viaj blinoj, neĝkirlu la ovoblankojn kaj delikate enigu la ovoneĝon en la ripozintan paston. Tiam vi povas kuiri la blinojn sur malgranda pato, dum ne pli ol unu minuto por ĉiu flanko.
Tiuj blinoj tre plaĉas al infanoj kaj sur ilin eblas aldoni fromaĝon, ŝinkon, tomatoj, ĉokoladon kaj alia bontrovaĵon laŭgustan kaj laŭsezonaj. Mi kaj mia edzo ni preferas la bretonajn krespojn, multe pli maldikaj kaj kies pasto estas farita kun fagopira faruno sen gisto. Ambaŭ oni povas nomi ilin "patkuko", kvankam la bretonaj ne devas esti kuiritaj sur pato. Mia demando estas ĉu la vorto "blino" ne estus komprenata kiel "patkuko kies pasto entenas gison". Mireja