--- On Wed, 11/8/10, mireille corobu wrote: > Ĉu la vorto konvenas por ĉi tiu recepto?
Por mi "patkukoj" tio estus plie "оладьи": http://images.yandex.ru/yandsearch?text=%D0%BE%D0%BB%D0%B0%D0%B4%D1%8C%D0%B8&nl=1&stype=image Kvankam por farĉitaj kukoj oni (ruslingve) uzus pli precizan terminon. Ruslingve ekzistas "bliny" (= crêpes) kaj "droĵĵevye bliny" (gistaj blinoj/flanoj) -- vd http://images.yandex.ru/yandsearch?p=1&ed=1&text=%D0%B4%D1%80%D0%BE%D0%B6%D0%B6%D0%B5%D0%B2%D1%8B%D0%B5%20%D0%B1%D0%BB%D0%B8%D0%BD%D1%8B&stype=image PIV2 opinias, ke "blinoj" nepre estas gistaj; nu, eble en Esperanto povus esti tiel. Ĉiel ajn, la kuirartaj terminoj estas tre malfacile tradukeblaj, kaj per Esperanto, kaj inter la nacilingvoj. La naciaj skoloj malsame strukturas la kuirarton, kaj en ĉiu konversacio necesas aparte klarigi la vortojn. > Por dek du blinoj: > -=-=-=- > 200 g da faruno > 2 ovoj > 150g da lakto > giso > salo > 20 cl da jahurto aŭ da kefiro > -=-=-=- > Disigu la ovoflavojn disde la ovoblankoj. > Kirlante aldonu al la ovoflavoj la jahurton kaj la lakton. > Kirlu la faruno kun giso. > Aldonu la gisitan farunon al la unua kirlaĵo kaj aldonu la > salon. > Lasu la tuton ripozi almenaŭ unu horo. > Kiam vi intencas komenci la kuiradon de viaj blinoj, > neĝkirlu la > ovoblankojn kaj delikate enigu la ovoneĝon en la > ripozintan paston. > Tiam vi povas kuiri la blinojn sur malgranda pato, dum ne > pli ol unu > minuto por ĉiu flanko. > Tiuj blinoj tre plaĉas al infanoj kaj sur ilin eblas > aldoni fromaĝon, > ŝinkon, tomatoj, ĉokoladon kaj alia bontrovaĵon > laŭgustan kaj laŭsezonaj. > Mi kaj mia edzo ni preferas la bretonajn krespojn, multe > pli maldikaj > kaj kies pasto estas farita kun fagopira faruno sen gisto. > Ambaŭ oni > povas nomi ilin "patkuko", kvankam la bretonaj ne devas > esti kuiritaj > sur pato. > Mia demando estas ĉu la vorto "blino" ne estus komprenata > kiel "patkuko > kies pasto entenas gison".