Hm. Hron eo-cz 2006 (http://www.ipernity.com/blog/37943/201691) havas por transpasxi:
~ bu(d)gxeton, juron, krediton, la limojn de siaj povoj, la Rubikon, la sojlon, legxon, limo(j)n, malpermeson, nelegxe landlimon, por transpasxo ~ de agxo de dekkvin jaroj, de bu(d)gxeto, de kompetenteco, de kostpropono, de postkalkulo, de limdato, de malsupra limo de punalto, de malsupra limo de pundauxro, de plendumpeto, de plendumpostulo, de plejrajtigo, de rajtlimo, de supra limo de punalto, de supra limo de pundauxro. Sed kompreneble oni ankaux povas transpasxi, sed laux PIV prefere transsalti, kofrojn, bagagxojn, falintajn arbojn, mortbatitajn edzinojn ktp. Pri kiaj infanajxoj oni "diskutas" tie cxi? Bernhard -----Ursprüngliche Nachricht----- Von: "mireille corobu" <mireille.cor...@gmail.com> An: <revuloj@yahoogroups.com> Gesendet: Mittwoch, 1. September 2010 14:18 Betreff: [revuloj] Re: cxu mankas verbo en Eo? > > mireille corobu a écrit : >> Mi serĉis kiel diri en Esperanto ke oni plilongigas la paŝon por ne paŝi >> sur io aŭ iu. Por tio la franca havas la verbon "enjamber" kaj ŝajnas al >> mi ke la angla havas "step over". > > Mi konsentas ke "transpaŝi" kaj "superpaŝi" taŭgas por la de mi celata > senco kaj, pro la fakto ke la ekzemploj de la ReVa koncerna paĝo ne > montras la fizikan sencon de tia paŝado, mi proponas aldoni du > konkretajn ekzemplojn. > Por ne kontrabandi :-), jen la ekzemploj kiujn mi proponas aldoni al la > jam ĉeestantaj. > > Survoje ili transpaŝis falintajn arbojn. > > Bagaĝojn ŝi rapide superpaŝis ĝis la eliran aŭtobusan pordon. > > Mireja >