Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common
Gian Piero skribis: Verŝajne blokiĝas donas pli trafan ideon pri panea situacio de absolute senmoviĝanta mekanismo. Jes, bonege! Kial mi ne pensis pri tiu vorto, kiun ni eĉ oftege uzas en nia propra lingvo! Dankon! Mi estas kontenta, ke vi trovis tiun belan solvon. Leo -- No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.1/292 - Release Date: 24/03/2006 - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Aliaj tradukoj: ne nepre fidindaj
Tim: Bertilo: mi petas, ke vi re-rekonfirmu por ni, ke la germana traduko Resume ohne Fehler havas la nuran signifon Daŭrigi... kaj ne Vivprotokolo Antaŭdankon. Mi demandis al mia edzino, kiu re-re-rekonformis, ke Resümee signifas nur resumo au vivprotokolo kaj nenion alian. Pri daŭrigi tute ne povas temi. Se iu skribis Resume ohne Fehler au Resümee ohne Fehler, tio nepre estas fuŝega traduko. -- Bertilo Wennergren http://bertilow.com
Re: [eo-dev] Aliaj tradukoj: ne nepre fidindaj
On 26 Mar 2006, at 00:48, Bertilo Wennergren wrote: Mi demandis al mia edzino, kiu re-re-rekonformis, ke Resümee signifas nur resumo au vivprotokolo kaj nenion alian. Pri daŭrigi tute ne povas temi. Se iu skribis Resume ohne Fehler au Resümee ohne Fehler, tio nepre estas fuŝega traduko. Ho, dankon pro la konfirmo. (Konfirmo, ke fakte mi miskomprenis la germanan tradukon, sed ne gravas...) Estas do du eblecoj: (1) aŭ la tradukskipoj por ambaŭ el tiuj grandaj lingvoj same fuŝis la tradukon de tiu frazo, kiun ni, la esperanto-skipo, bone komprenas; (2) aŭ fakte ni mise komprenas ĝin, kaj ĝi fakte referencas iun perfektan privivan dokumenton. Ambaŭ eblecojn enhavas dubindaĵon, sed mi pli emas kredi la unuan. Mi ĵus sendis mesaĝon al dev@l10n.openoffice.org por peti la konsilon de aliaj tradukantoj (vidu http://l10n.openoffice.org/ servlets/BrowseList? listName=devby=datefrom=2006-03-01to=2006-03-31first=1count=116). Ni vidos. Tim - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]