Re: [eo-dev] GRAVE: pri elŝuto/alŝuto de dos ieroj
On 29 Mar 2006, at 10:35, Gian Piero Savio wrote: Dum la revizio mi neniam elŝutis/alŝutis ooo-writer dosieron. Mi uzas LaunchPad kaj, se mi ŝanĝis ion, mi alklakas Save Continue. Ĉu el tio fontas la problemo? Tio estas precize la labormaniero rekomendata kaj rekomendinda. :o) Dankon pro la provlegado, Gian Piero. Tim - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] 'po'
Donald Rogers: Bertilo Wennergren wrote: Fakte eĉ ne unu fojon li uzis akuzativon post po. Mi ja donas unu tian ekzemplon en PMEG. Mi ĝin citis laŭ la Oficiala Verkaro, sed mi ĵus trovis la efektivan originalan tekston, kaj tie la N-finaĵo ne aperas! Dankon pro tiu informo. Nun mi certe ne uzos akuzativon kun po. Mi scivolas ĉu kaj kial iu korektis tiun frazon de Zamenhof. Certe temis pri neintenca fusho, char en tiu sama Oficiala Verkaro redaktita de unu persono, aperas multaj aliaj similaj po-frazoj, en kiuj oni ne aldonis tian N-finajhon. Mi ne scias, chu la temo estas grava por Ooo. Kredeble ne. -- Bertilo Wennergren http://bertilow.com
[eo-dev] OpenDocument k.a. terminoj en ooo-common
Kiel ni traktu la jenajn? OpenDocument file #1393 ktp Monikers #1127 supozeble Nomoj Starimage (ĉu ĝi estas tiparo, programo aŭ...?) tell operation (komparu al seek operation = enpoziciigo (laŭ KL) wildcard - ĵokero (laŭ KL) Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] OpenDocument k.a. terminoj en ooo-common
Donald Rogers: Kiel ni traktu la jenajn? OpenDocument file #1393 ktp Kredeble ni devas trakti OpenDocument kiel propran nomon ne-Esperantigindan. Do: OpenDocument-dosiero k.s. wildcard - ĵokero (laŭ KL) Certe. -- Bertilo Wennergren http://bertilow.com
Re: [eo-dev] 'po'
On 30 Mar 2006, at 00:34, Bertilo Wennergren wrote: Mi ne scias, chu la temo estas grava por Ooo. Kredeble ne. Rekte rilata kaj ege grava por OOo:Eo? Eble ne, sed ekstertemaj diskutoj igos nin komunumo, anstataŭ simple seka dissendlisto pri teknikaĵoj. :o) Mi ne bedaŭras, ke mi lanĉis la diskuton, kaj mi lernis iom pri 'po', do dankon al ĉiu kontribuinto. Tim - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]