Donald Rogers: > Bertilo Wennergren wrote:
> >Fakte eĉ ne unu fojon li uzis akuzativon post "po". Mi ja donas > >unu tian ekzemplon en PMEG. Mi ĝin citis laŭ la Oficiala Verkaro, > >sed mi ĵus trovis la efektivan originalan tekston, kaj tie la > >N-finaĵo ne aperas! > Dankon pro tiu informo. Nun mi certe ne uzos akuzativon kun po. Mi > scivolas ĉu kaj kial iu "korektis" tiun frazon de Zamenhof. Certe temis pri neintenca fusho, char en tiu sama Oficiala Verkaro redaktita de unu persono, aperas multaj aliaj similaj "po"-frazoj, en kiuj oni ne aldonis tian N-finajhon. Mi ne scias, chu la temo estas grava por Ooo. Kredeble ne. -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
