On 22 Jul 2007, at 09:11, Joop Eggen wrote:
Jam tradukante la novajn po-dosierojn mi rimarkis ioman redundon:
ripetitaj originaltekstoj diversloke, aux kun msgid kun
fontreferencoj. Certe ne cxiu pli longa teksto estas same tradukata.
Vidu mian skripton cxie-retrovi-tradukojn, kune kun retrovi-
tradukojn.awk, en la svn_root/trunk, kiun mi verkis por plejparte
solvi tiun problemon. Ĝi serĉas eksdatajn tradukojn, markitajn per
`#~', kaj provas remeti ilin (ene de la sama dosiero) en aktualajn
tradukojn, kie troviĝas precize la sama tradukenda linio kune kun
fontreferenca linio.
Estis sufiĉe ofta kazo post la antaŭnelonga ĝisdatigo: plurfoje la
sama frazo kun diversaj fontreferencoj, kaj la sama frazo sen
fontreferenco jam tradukita, sed nun eksdata; pro tio mi verkis la
skripton, kaj mi havas la impreson, ke ĝi sufiĉe bone funkciis.
(Ĉiukaze estas centoj malpli da tradukendaĵoj post kiam mi uzis
ĝin, kaj ĉiu kazo, kiun mi kontrolis estis bona).
Fakte, jam havante tiun skripton, kiu serĉas msgid-mesaĝojn kun
fontreferencoj, mi povus adapti ĝin por trovi tion, kion vi mencias
-- kazojn, kie la traduko malsamas por sama angla frazo. Tio tamen ne
nepre estos eraro -- la entuta kialo por la enmeto de tiuj
fontindikoj estas por ebligi diversajn tradukojn de la sama vorto aŭ
frazo!
Esperante ke la projekto kontinuos post la eldono de OOo 2.3
Ankaŭ mi ja esperas tion!
oni povus konsideri tradukmemoron, en KBabel/poEdit, aux ilo kiel
OmegaT, eble ecx io kiel TMX, XLIFF.
La tradukmemoro de poEdit estas sufiĉe facile uzebla, sed ne tre
potenca, mi kredas. Laŭ mia kompreno, OmegaT kapablas trakti
tradukmemorojn en la formatoj TMX kaj XLIFF, sed mi neniam uzis ĝin.
Alia eblo estus Pootle, iu centra sistemo, kiun establatas duon-
oficiale ĉe OpenOffice.org mem, sed mi ne aparte ŝatas ĝin pro
similaj kialoj kiel Rosetta -- ĝi forigas komentojn, kaj mi ne
certas ĉu historio de dosieroj videblas aŭ ne.
Por tio, fakte, mi estis tre imponita de blame (t.e. kulpo!) --
funkcio de Subversion por indiki kiu kulpas pri individua linio de
iu ajn dosiero! Se mi tajpas, ekzemple:
~$ svn blame extensions/source/bibliography.po
mi vidas, ke Joop tradukis la tutan dosieron (revizio 34) kaj
korektis kelkajn liniojn je revizio 186, Donald poste korektis aliajn
(revizio 247), kaj finfine mi aldonis novajn erojn kun iliaj tradukoj
je revizio 376.
JEN kialo uzi Subversion. :o))
Mi dubas iom pri la kapacitoj de la diversaj programoj, sed POST
2.3 volonte helpos esplori.
Dankon pro la propono. Utilus serĉi la nomojn de la diversaj
programoj en la arkivoj de retlisto kiel [EMAIL PROTECTED] i.a.
Tie certe troviĝas informoj kaj opinioj pri la diversaj ebloj.
Cxi-momente mi esperas ke la generado de la po-dosieroj kiuj parte
entenas nur 6 tekstoj, estas en ordo.
Vi povas mem kontroli, ke la dosieroj estas ĝustformaj:
ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/
SRC680_m220/Build-1/POT/OpenOffice.org-SRC680_m220-POT.tar.gz
Tie vi trovos ankaŭ testversiojn de OOo, kune kun esperantlingvaj
pakaĵoj vindozaj, linuksaj kaj makintoŝaj. La aktualaj evidente
enhavas nur la malnova versio de nia laboro, sed tre baldaŭ estos
entute nova. :o)
Tim
PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part