Re: [eo-dev] Klavpremoj
Tim skribis: Mi ne certas ĉu Leo uzas klavaron francan aŭ nederlandan, sed mi konfirmas, ke tiu AltGr-klavo multe uziĝas ĉe francoj. Tajpo de simboloj tiel ĉiutagaj kiel '@' bezonas tiun klavon. Laŭ la datumoj en la komputilo la klavaro estas: Standaardtoetsenbord (101/102 toetsen) of Microsoft Natural PS/2 toetsenbord = Norma klavaro (101/102 klavoj) aŭ Microsoft Natural PS/2 klavaro Mi nombris la klavojn, sed trovis nur 87 da ili. Enigme, ĉu ne? Eĉ se mi aldonas la flankajn butonojn por enŝalti, ktp. mi ne trovas 101 klavojn. Ĉu iu ŝtelis ilin? Amike, Leo - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Klavpremoj
Leo De Cooman: Mi nombris la klavojn, sed trovis nur 87 da ili. Enigme, ĉu ne? Eĉ se mi aldonas la flankajn butonojn por enŝalti, ktp. mi ne trovas 101 klavojn. Ĉu iu ŝtelis ilin? Eble oni ŝtelis al vi la nombran klavaron. (Aŭ eble vi havas tekokomputilon, kiu tute ne havas apartan nombran klavaron.) -- Bertilo Wennergren http://bertilow.com - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
[eo-dev] Locale data
Saluton, mi vidis ke OOo.org 2.3 en la angla estas disponebla ekde ĉi-lundo. En la eldonaj notoj mi rimarkis Locale data for Occitan_France (oc_FR) was added. The locale is now available as a default document language and selectable for number formats. (aperas por multaj lingvoj, vidu http://development.openoffice.org/releases/2.3.0.html) Ĉu ni ankaŭ por Esperanto devas zorgi pri tio? Ĉu tio ne gravas por, ekzemple, la literumada kontrolilo? (aŭ ĉu Esperanto jam estas default document language?) Jen kelkaj aliaj demandoj kiujn mi havas pri la baldaŭa unua oficiala eldono en Esperanto: - ĉu la instalilo estos en Esperanto? - ĉu defaŭlte estos literumada kontrolilo en OOo.org? - ĉu la skriptoj de Bertilo por konverti x-ajn tekstojn al Unikodo (kaj reen) estos aldonitaj al la defaŭlta instalado? Amike, Yves