Re: [eo-dev] Outline Numbering

2007-10-24 Thread Yves Nevelsteen
Saluton,

cxu tio signifas ke eblas anonci (ekzemple en Libera Folio) ke OpenOffice
2.3 estas oficiale disponebla en Esperanto?

Cxu nur la Linuksa versio estas preta au cxu tamen daure estas beta
traduko?
Cxu ni verku gazeteran anoncon?

Amike,

Yves

2007/10/23, Joop Eggen [EMAIL PROTECTED]:


 Je dim, 2007-10-21 at 22:15 +1300, Donald Rogers skribis:
  Mi instalis la novan version de Ubuntu kaj jen openoffice.org versio 2.3
 .
  ... Post restartigo la esperanta versio de OOo funkcias :-)
 Ankaŭ en mia Ubuntu mi tre ĝuas la E-an OO 2.3.
 Nur la Linuksa menuo montras OpenOffice.org Prezentajxo sen ĉapeligo.

 La helptekstoj ankoraŭ tute ne aperas; tamen tie ni estas en kompanio de
 pluraj aliaj lingvoj. Same estas bedaŭrinde, ĉar ekzistas vidinda
 tradukita bazo.

 1. (fuŝa traduko)
 Tamen, pri Outline ekzistas Konturo, Skemo kaj eĉ Resumo (lasta ne
 korekta laŭ mi).
 Ĉe outline numbering temas pri la nivela skemo de dokumento, kiu estas
 tiel numerata, do laŭ nivelo.
 Outline = konturo (ĉu eble ie skemo?)
 Outline level = Skema nivelo
 Outline numbering = Skema numerado (ne: skiza/kontura nombrado)

 2.
 Choose .../ tab = Elektu (la) langeton .../
 Choose NOUN .../ = Elektu menueron SUBSTANTIVOn .../ (laŭ
 diskuto)
 Choose VERB .../ = Elektu INFINITIVO .../.
 Elektu de ... mi ŝanĝis al Elektu menueron ...;

 Ĝis,
 Joop

 -
 To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
 For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]




Re: [eo-dev] Ubuntu Gutsy Gibbon havas nian laborprodukton

2007-10-24 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 24 Oct 2007, at 13:56, Bertilo Wennergren wrote:


On 21 Oct 2007, at 10:15, Donald Rogers wrote:
Mi instalis la novan version de Ubuntu kaj jen openoffice.org  
versio 2.3.


Ĉapele, kompreneble! Ankaŭ mi uzas tiun Esperantan version de  
kelka tempo. La Esperanta versio de OOo estas tute plenrajta  
lingvoversio en Ubuntu.


Bonege, kiel vi diris! Mi supozas, ke ne aŭtomate enestas literumilo  
nialingva, ĉu?



Tim



-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.1 (Darwin)

iD8DBQFHH0IZ4qQfaYPSZYwRAr1kAJ9IovTWm33Um62DshOxDGZ8AsXCSQCfYJOB
BHqicrXeykzFWWO6sRlboxY=
=k0Oz
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Ubuntu Gutsy Gibbon havas nian laborprodukton

2007-10-24 Thread Bertilo Wennergren

Tim Morley:


On 24 Oct 2007, at 13:56, Bertilo Wennergren wrote:



On 21 Oct 2007, at 10:15, Donald Rogers wrote:
Mi instalis la novan version de Ubuntu kaj jen openoffice.org versio 
2.3.


Ĉapele, kompreneble! Ankaŭ mi uzas tiun Esperantan version de kelka 
tempo. La Esperanta versio de OOo estas tute plenrajta lingvoversio en 
Ubuntu.


Bonege, kiel vi diris! Mi supozas, ke ne aŭtomate enestas literumilo 
nialingva, ĉu?


Mi pensas, ke ne, sed mi ne certas, ĉar mi transprenis la tutan antaŭan 
agordodosieron de malnova instalo, kaj en ĝi estis ĉiuokaze jam 
instalita la literumilo Esperanta.


--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] Outline Numbering

2007-10-24 Thread Bertilo Wennergren

Tim Morley:


On 24 Oct 2007, at 07:55, Yves Nevelsteen wrote:



cxu tio signifas ke eblas anonci (ekzemple en Libera Folio) ke OpenOffice
2.3 estas oficiale disponebla en Esperanto?


Mi ankoraŭ hezitas, ĉar ni ankoraŭ ne multe testis, kaj jam malkovris 
almenaŭ unu sufiĉe gravan problemon (la malapero de Heading pro la 
sama traduko de Title).


Grava rimarko.

Laŭ mi, ni estas ankoraŭ en testperiodo, kaj 
mi volas eviti grandan fanfaronon ĝis kiam ni estas sufiĉe kontenta kaj 
fiera pri la kvalito de la produkto.


Tiu problemo pri Heading kaj Title estas laŭ mia impreso la sola ĝis 
nun trovita problemo, kiu donas kialon nun tamen ne rekomendi efektivan 
uzon de nia traduko. Sed tiu problemo ja estas tre grava.


Do, por respondi al la demando -- *se* la Gutsy-a versio enhavas 
ĉapelojn, kaj do sufiĉe bele aspektas, ni povas anonci, ke tiu linuksa 
sistemo enhavas *la plej lastan testversion*. Mi ne ŝatus diri pli ol 
tio aktuale.


Eĉ la plej lastan testversion, kiu estas jam iom uzebla, sed kiu 
ankoraŭ enhavas kelkajn gravajn mankojn, kiuj povas doni efektivajn 
problemojn en reala uzado ... aŭ simile - do kun efektiva averto 
kontraŭ uzado (nur pro tiu damna Heading-Title-problemo).


Ni ja ne volas, ke oni poste plendu, ke nia traduko detruis dokumentojn.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



[eo-dev] Publikigo de OOo 2.3

2007-10-24 Thread Joop Eggen
Gxis kiam oni povas legi kaj elsxuti la Esperantan version cxe openoffice.org, 
publika anonco nur kauxzus fruston.

Same, mi ne mencius Linukson, cxar la plejmultaj havas Vindozon.

Fine la lastaj kvalitkorektoj estas farendaj.

P.S.
Gratulojn de mi kaj Rumi al la floranta familio de Tim.




__  Ihr erstes Baby? Holen Sie sich 
Tipps von anderen Eltern.  www.yahoo.de/clever