Tim Morley:
On 24 Oct 2007, at 07:55, Yves Nevelsteen wrote:
cxu tio signifas ke eblas anonci (ekzemple en Libera Folio) ke OpenOffice
2.3 estas "oficiale disponebla" en Esperanto?
Mi ankoraŭ hezitas, ĉar ni ankoraŭ ne multe testis, kaj jam malkovris
almenaŭ unu sufiĉe gravan problemon (la malapero de "Heading" pro la
sama traduko de "Title").
Grava rimarko.
Laŭ mi, ni estas ankoraŭ en testperiodo, kaj
mi volas eviti grandan fanfaronon ĝis kiam ni estas sufiĉe kontenta kaj
fiera pri la kvalito de la produkto.
Tiu problemo pri "Heading" kaj "Title" estas laŭ mia impreso la sola ĝis
nun trovita problemo, kiu donas kialon nun tamen ne rekomendi efektivan
uzon de nia traduko. Sed tiu problemo ja estas tre grava.
Do, por respondi al la demando -- *se* la Gutsy-a versio enhavas
ĉapelojn, kaj do sufiĉe bele aspektas, ni povas anonci, ke tiu linuksa
sistemo enhavas *la plej lastan testversion*. Mi ne ŝatus diri pli ol
tio aktuale.
Eĉ "la plej lastan testversion, kiu estas jam iom uzebla, sed kiu
ankoraŭ enhavas kelkajn gravajn mankojn, kiuj povas doni efektivajn
problemojn en reala uzado" ... aŭ simile - do kun efektiva averto
kontraŭ uzado (nur pro tiu damna "Heading"-"Title"-problemo).
Ni ja ne volas, ke oni poste plendu, ke nia traduko detruis dokumentojn.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]