Re: [eo-dev] SVN-deponejo
-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE- Hash: SHA1 On 9 Apr 2007, at 05:21, Donald Rogers wrote: Ĉu vi povus doni iom pli da helpo pri la aranĝo de la dosieroj en la deponejo? Mi supozas ke ni iru al trunk, sed mi ne rekonas la nomojn de la dosieroj. Ĉu ili estas samaj al tiuj, kiujn ni uzis antaŭe? La dosieroj estas same kiel ni uzis antaŭ antaŭe. :o) Ĉe Rosetta/ Launchpad, ili havas propran sistemon, pli-malpli laŭaplikaĵan (Verkilo, Kalkulilo, Prezentilo, ktp.) sed ĉie alie oni havas unu .po- dosieron por ĉiu fontkoda dosiero, kun la sama nomo, kiel tiu lasta. Ankaŭ la arbara strukturo spegulas tiun, de la C-fontkodaj dosieroj. Tian aranĝon ni uzis antaŭ ol ekuzi Rosetta, kiam ni interŝanĝis .zip-arkivojn per Yahoo-a retgrupo. Nun ni tien revenas, sed kun SVN-deponejon, por aŭtomate fari la laboron, kiu forrabis dekojn da horoj de mia vivo! Tim -BEGIN PGP SIGNATURE- Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin) iD8DBQFGHXJM4qQfaYPSZYwRAi+1AJ9TgfefJQtOMVY2ip5HhLdc2D7LawCgq2Ho c4wk63HIPykCFZnC1Q9GCHA= =3UTD -END PGP SIGNATURE- - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] SVN-deponejo
Tim: On 9 Apr 2007, at 05:21, Donald Rogers wrote: Ĉu vi povus doni iom pli da helpo pri la aranĝo de la dosieroj en la deponejo? Mi supozas ke ni iru al trunk, sed mi ne rekonas la nomojn de la dosieroj. Ĉu ili estas samaj al tiuj, kiujn ni uzis antaŭe? La dosieroj estas same kiel ni uzis antaŭ antaŭe. :o) Ĉe Rosetta/Launchpad, ili havas propran sistemon, pli-malpli laŭaplikaĵan (Verkilo, Kalkulilo, Prezentilo, ktp.) sed ĉie alie oni havas unu .po-dosieron por ĉiu fontkoda dosiero, kun la sama nomo, kiel tiu lasta. Ankaŭ la arbara strukturo spegulas tiun, de la C-fontkodaj dosieroj. Tian aranĝon ni uzis antaŭ ol ekuzi Rosetta, kiam ni interŝanĝis .zip-arkivojn per Yahoo-a retgrupo. Nun ni tien revenas, sed kun SVN-deponejon, por aŭtomate fari la laboron, kiu forrabis dekojn da horoj de mia vivo! Mi kredas vin, kvankam mi daŭre havas la impreson, ke mankas amaso da dosieroj. Eble la kialo simple estas, ke mi tute ne komprenas, kiel orientiĝi en tiu amaso da dosieroj kun misteraj nomoj. Se mi ekzemple volas prilabori la menuojn de Writer, kiel mi trovu la koncernan po-dosieron? Al mi ŝajnas, ke nun temas pri divenludo. Ĉu ie haveblas ŝlosilo? -- Bertilo Wennergren http://bertilow.com - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
[eo-dev] SVN-deponejo
Saluton al ĉiuj. Vi sendube scias, ke ni pasintjare ekuzis la traduksistemon de Launchpad.net, la t.n. Rosetta. La rezulto estis ondego de laboro... sen la ajna ebleco kontroli la kvaliton, la koherecon, la certecon de io ajn... :o( Ekzemple, kiam mi vidas iun tradukitan frazon, mi ne scias kiu faris ĝin; mi ne scias, ĉu la tradukinto tute certas pri la kunteksto de la originala frazo, aŭ simple hazarde divenis; mi ne scias ĉu li/ŝi priserĉis ĝustajn terminojn; ktp. Do, por esti certa, ke la traduko estas bona, mi devas (re)fari ĉiujn ĉi priserĉojn, kio estas ege temporaba. Ni do forlasas tiun platformon. (Por rakonto anglalingva de iu alia en simila situacio, vidu tiun ĉi blogaĵon, kaj ne maltrafu mian komenton sube). Ni povas kunpreni la laboron, kiun ni faris, sed nun devas zorge tralegi ĝin; restas ankaŭ tradukendaj dosieroj. Do, tie finas la malbonaj novaĵoj. Jen la bonaj. :o) Helpita de Clayton Smith, ni nun havas SVN-deponejon ĉe ikso.net: http://svn.ikso.net/openoffice/ Se vi jam scias uzi SVN, ne hezitu elŝuti iun dosieron kaj denove eklabori. Ĉio kontrollegindas; iom korektindas; multo tradukendas. Ĉiukaze, enmetu komentojn ĉie, kie ili povus klarigi viajn pensojn pri via traduko. Tio multe helpos al venontaj kontrollegantoj. Por reenmeti vian laboron en la deponejon, sendu al mi vian elektitan salutnomon por la SVN-sistemo, kaj mi kreos konton por vi kaj resendas al vi pasvorton. Se vi ankoraŭ ne scias uzi SVN, ĝi ne estas tre malfacila, almenaŭ por nia sufiĉe simpla uzado. Mi rekomendas, ke vi serĉu svn introduction tutorial aŭ ion similan en via lingvo, kaj provu programon kiel TortoiseSVN por faciligi la aferon. [Se iu ŝatus verki esperantlingvajn instrukciojn pri baza uzado de SVN, tio estus tre bonvena kontribuo.] Antaŭĝuante la venontecon de la projekto, salutas vin Tim PGP.sig Description: This is a digitally signed message part
Re: [eo-dev] SVN-deponejo
Tim Morley: Helpita de Clayton Smith, ni nun havas SVN-deponejon ĉe ikso.net: http://svn.ikso.net/openoffice/ Tio estas tre bona evoluo. Mi jam prove iom redaktis tiamaniere, kaj tio estas ege pli bona ol la antaŭa sistemo. Sed oni ja devas iomete lerni pri uzado de SVN-programo kaj pri redaktado de PO-dosieroj. Sed tia lernado estas tre inda. Oni povas tiujn sciojn poste utiligi por multaj aliaj projektoj. Se vi jam scias uzi SVN, ne hezitu elŝuti iun dosieron kaj denove eklabori. Ĉio kontrollegindas; iom korektindas; multo tradukendas. Ĉiukaze, enmetu komentojn ĉie, kie ili povus klarigi viajn pensojn pri via traduko. Tio multe helpos al venontaj kontrollegantoj. Mi ankoraŭ ne aldonis multe da tiaj komentoj. Ĉu vi celas la mesaĝon, kiun oni aldonas al enmeto-komando (commit)? Aŭ ĉu vi celas, ke ni aldonu apartajn komentojn en la PO-teksto mem? Se vi ankoraŭ ne scias uzi SVN, ĝi ne estas tre malfacila, almenaŭ por nia sufiĉe simpla uzado. Mi rekomendas, ke vi serĉu svn introduction tutorial aŭ ion similan en via lingvo, kaj provu programon kiel TortoiseSVN por faciligi la aferon. Mi sukcese uzas la du programojn KBabel (kun KBabel Catalog Manager), kaj kdesvn. Per la unua mi redaktas PO-dosierojn, kaj per la dua mi ilin administras. La administrado konsistas plejparte el elprenado (elŝutado) de dosieroj el la servilo, kaj el enmetado (alŝutado) de miaj kontribuoj. Plej multaj (ŝajne) uzas PoEdit por redakti PO-dosierojn, sed mi trovis, ke en mia sistemo (Kubuntua Linukso - do kun KDE) KBabel estas pli bona. Sed PO-dosierojn oni ankaŭ povas redakti tute bone per ĉia ajn redaktilo de plata teksto, ekz. Vimo aŭ eĉ Notepad en Vindozo. La administradon oni ankaŭ povas fari per simplaj komandoj en komandolinia interfaco. Tio funkcias tre bone, sed programo kiel kdesvn donas iom pli klaran superrigardon pri ĉio. Mi tamen ankoraŭ ne estas tre multe-scia pri svn-umado. Mi ekzemple ankoraŭ ne spertis okazon de kolizio, t.e. kiam du homoj samtempe ŝanĝis la saman lokon en dosiero. Tiam, je provo enmeti la ŝanĝojn en la deponejon, oni devas ricevi averton, ke du redaktoj kolizias. Tiam oni devas iel elturniĝi (ordinare post diskutado kun la alia redaktinto). Ju pli multaj ni estos, kaj ju pli multe ni redaktos, des pli baldaŭ iam okazos tia kolizio. Tio estas normala afero, kaj ĝuste por helpi pri tiaj aferoj oni uzas versikontrolajn sistemojn (kiel ekz. svn). Mi lernis ĉion, kion mi scias pri tiaj aferoj en la jena TTT-paĝaro: http://svnbook.red-bean.com/ Rimarku, ke la teksto tie haveblas ankaŭ en aliaj lingvoj ol la Angla, sed ankoraŭ ne en Esperanto. Vidu en la piedo de la enirpaĝo. Sed - kiel kutime - kredeble nur la Angla versio estas ĝisdata. Pacienca tralegado de la plej gravaj partoj de tiu paĝaro estas tre rekomendinda. [Se iu ŝatus verki esperantlingvajn instrukciojn pri baza uzado de SVN, tio estus tre bonvena kontribuo.] Mi kaptas la okazon prezenti mian pioniran provon krei bazan terminaron pri versikontrolado (Tim jam havas tiun listeton): branch = branĉo, krei branĉon check in / commit = enmeti check out = elpreni cleanup = purigi export = eksporti import = importi merge = kunfandi repository = deponejo resolve (conflicts) = solvi (konfliktojn) revert (changes) = malfari (ŝanĝojn) revision = revizio trunk = trunko unversioned = sen versikontrolo update = ĝisdatigi version control = versikontrolo versioned = kun versikontrolo version = versio working copy = laborkopio Amike, -- Bertilo Wennergren http://bertilow.com - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]