AW: AW: AW: [eo-dev] forigo / forigado k.s.
De: Tim Morley [EMAIL PROTECTED] Kiel vi nombris tiujn 'poentojn'? Kion ili reprezentas? Klopodo pli ekzakte esprimi mian preferon, rare tio ja estas 100%-a. Laŭ mi forigante estas la plej klara priskribo de la situacio. Sed la adverba formo plej ofte uziĝas por unua frazfragmento: Forigante la katon, mi stariĝis. Mi kredas, ke ĝi malfacile staras sole por indiki ĉefan agon de iu frazo. Gramatike adjektivo rilatas al substantivo, adverbo al verbo. Kaj adverbo povas reprezenti prepozician esprimon (dimanĉe). - Mmm, ne vere argumento. [la programo estas] foriganta dosierojn forigante dosierojn [la programo rulas / mi rigardas el la fenestro] [la programo estas okupata] forigante dosierojn Mia ununura argumento: forigante dosierojn estas pli memstara (kiel kromfrazo). Mi tamen povas bone akcepti foriganta __ Yahoo! Clever: Stellen Sie Fragen und finden Sie Antworten. Teilen Sie Ihr Wissen. www.yahoo.de/clever
Re: AW: AW: [eo-dev] forigo / forigado k.s.
Tim Morley: Laŭ mi forigante estas la plej klara priskribo de la situacio. Sed la adverba formo plej ofte uziĝas por unua frazfragmento: Forigante la katon, mi stariĝis. Mi kredas, ke ĝi malfacile staras sole por indiki ĉefan agon de iu frazo. Prave. ...ante normale indikas ian cirkonstancon, malĉefaĵon, apud la vera centra informo. Uzado de nura E-participa fragmento do malofte faras bonan sencon. -- Bertilo Wennergren http://bertilow.com - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]