Re: [eo-dev] to browse

2007-10-01 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 29 Sep 2007, at 16:29, Yves Nevelsteen wrote:


Pluraj esperantistoj al mi sciigis ke oni
neniel foliumas dosierojn en dosierujo.


Mi neniel komprenas kial ne. Se oni foliumas la paĝojn (la foliojn)  
de libro por serĉi ion en ĝi, ŝajnas al mi tute akcepteble etendi  
tiun signifon al dosieroj -- oni foliumas dosierojn por trovi tion.  
(Ke dosieroj estas en dosierujoj ne povas esti problemo, ĉu?)



Oni ilin ĉu esploras, ĉu traserĉas.


Ankaŭ tiuj vortoj estas tute akcepteblaj, sed kial forpuŝi foliumi?

Se oni ne foliumas en dosierujo, logike to browse a folder  
tradukiĝas do

kiel esplori (dosierujon). Ĉu?


Mi ne kontraŭus tion kiel tradukon, sed ne komprenas kial ni bezonas  
peni fari la ŝanĝon.



Tim



-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.1 (Darwin)

iD8DBQFHAMR64qQfaYPSZYwRAjmLAJ0dgwitAt1cVnGAV4BCmKag6jECwwCgsG7O
F1AYQ/X9smFAViyUio3h8w0=
=Who2
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



[eo-dev] to browse

2007-09-29 Thread Yves Nevelsteen
Saluton,

tre longe mi jam diskutas pri to browse kaj browser kun diversaj
tradukantoj. Mi pensas ke mi finfine elturniĝis, almenaŭ 95% :-)

Lastan diskuton mi havis pri file browser. Mi ĝis antaŭnelonge uzis lokan
foliumilon aŭ ion similan. Pluraj esperantistoj al mi sciigis ke oni
neniel foliumas dosierojn en dosierujo. Oni ilin ĉu esploras, ĉu
traserĉas. Ankaŭ Bertilo konfirmis tion al mi; laŭ li la traduko de file
browser estas dosieresplorilo.

Se oni ne foliumas en dosierujo, logike to browse a folder tradukiĝas do
kiel esplori (dosierujon). Ĉu?

Iom gravas, ĉar en nia traduko de OOo.org sufiĉe ofte aperas Foliumi. Ĉu
vi konsentus ŝanĝi tion al Esplori? Eduardo de la tradukskipo de Firefox
momente uzas Ekzameni, sed tio ne aparte plaĉas al mi. Ĉu estas eventuale
aliaj proponoj?

Amike,

Yves

P.S.: lingvan pakaĵon por Firefox en Esperanto vi povas elŝuti de
http://tradukado.esperanto.org.uy/