Saluton Petriko, laux rigardo de la unuaj kelkaj frazoj, laux mi estas tre bona traduko. Mi poste rigardos pli. Kio laux mi estas principa demando: Cxu ne temas pri ordonoj, tiel ke la finajxoj devas esti -u? Vi ne estas tute konsekvenca, cxar kutime vi uzas -i, sed unufoje "bonvolu -i". Sincere Ziko
2009/8/8 Patrick Oudejans <[email protected]>: > Saluton, > > Mi ĵus finis la tradukadon de la subtekstredakta programo Subtitle Editor. > Mi ĝojas se iu volas kontroli la tradukon. Por tion fari, bonvolu sekvi la > sekvan ligilon: > > https://translations.launchpad.net/subtitleeditor/trunk/+pots/subtitleeditor/eo/+translate?start=10 > > Mi uzis komputeko.net kiel bazan vortaron. > > Mi ege dankas. > > Ho jes, mi ankoraŭ ne enkondukis min mem: > Mi estas Patrick (Petriko / Pe3K) Oudejans el Hago, Nederlando. Mi nun aĝas > 34. Mi estas esperantisto jam pli-malpli dek jarojn. Tradukado estas > ŝatokupo mia. Mi tradukis jam plurajn filmojn. Ankaŭ pro tio mi volis > traduki la programon Subtitle Editor. Alia programo kiun mi nun tradukadas > estas Rhythmbox. Kaj filmoj kiujn mi nun tradukas estas la nederlandaj > filmoj Zwartboek (Nigra Libro) kaj Kameleon(o) 2. > > Amike salutas, > > Pe3K > > _______________________________________________ > Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo > Post to : [email protected] > Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo > More help : https://help.launchpad.net/ListHelp > > -- Ziko van Dijk NL-Silvolde _______________________________________________ Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo Post to : [email protected] Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo More help : https://help.launchpad.net/ListHelp

