Saluton, Mi ĵus finis la tradukadon de la subtekstredakta programo Subtitle Editor. Mi ĝojas se iu volas kontroli la tradukon. Por tion fari, bonvolu sekvi la sekvan ligilon:
https://translations.launchpad.net/subtitleeditor/trunk/+pots/subtitleeditor/eo/+translate?start=10 Mi uzis komputeko.net kiel bazan vortaron. Mi ege dankas. Ho jes, mi ankoraŭ ne enkondukis min mem: Mi estas Patrick (Petriko / Pe3K) Oudejans el Hago, Nederlando. Mi nun aĝas 34. Mi estas esperantisto jam pli-malpli dek jarojn. Tradukado estas ŝatokupo mia. Mi tradukis jam plurajn filmojn. Ankaŭ pro tio mi volis traduki la programon Subtitle Editor. Alia programo kiun mi nun tradukadas estas Rhythmbox. Kaj filmoj kiujn mi nun tradukas estas la nederlandaj filmoj Zwartboek (Nigra Libro) kaj Kameleon(o) 2. Amike salutas, Pe3K
_______________________________________________ Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo Post to : [email protected] Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo More help : https://help.launchpad.net/ListHelp

