Saluton, Mi mem traktas la aferon tiel ĉi:
Kiam la programo 'ordonas' ion al la uzanto mi uzas la imperativon. Ekzemploj: "Bonvolu enmeti datumportilon X." "Entajpu la datumojn ĉi-sube:" "Enigu vian pasvorton por administraj taskoj." "Elektu vian preferatan lingvon por retpaĝoj" Kiam la uzanto ordonas aŭ indikas ion al la komputilo mi uzas la infinitivon. Ankaŭ post 'Ne'. Ekzemploj: "Konservi sekurkopion aŭtomate post ĉiuj kvin minutoj" "Uzi ĉefan pasvorton" "Aldoni dosierujon..." "Ne montri la musmontrilon dum redaktado." Amikeme, Petriko Oudejans
_______________________________________________ Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo Post to : [email protected] Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo More help : https://help.launchpad.net/ListHelp

