Mi opinias, ke Benno kaj Kim esprimis pli-malpli lo saman kiel Petriko, kaj mi konsentas, ke tio estas taŭga koncepto.

Ĉion bonan,
Aisano

Patrick Oudejans skribis:
Saluton,

Mi mem traktas la aferon tiel ĉi:

Kiam la programo 'ordonas' ion al la uzanto mi uzas la imperativon.
Ekzemploj:
"Bonvolu enmeti datumportilon X."
"Entajpu la datumojn ĉi-sube:"
"Enigu vian pasvorton por administraj taskoj."
"Elektu vian preferatan lingvon por retpaĝoj"

Kiam la uzanto ordonas aŭ indikas ion al la komputilo mi uzas la infinitivon. Ankaŭ post 'Ne'. Ekzemploj:
"Konservi sekurkopion aŭtomate post ĉiuj kvin minutoj"
"Uzi ĉefan pasvorton"
"Aldoni dosierujon..."
"Ne montri la musmontrilon dum redaktado."

Amikeme,

Petriko Oudejans


_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to     : [email protected]
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help   : https://help.launchpad.net/ListHelp

Reply via email to