01 Apr 2010 10:49 -0300, "Kim Ribeiro" <[email protected]> skribis: > Mi komprenas jene > * e-mail (retadreso) - retpoŝto > * e-mail (mesaĝo) - retmesaĝo
Certe "retpoŝto" ne samsignifas al "retadreso", ĉar retpoŝto estas la tuta aro de aĵoj kiu ebligas sendi kaj ricevi repoŝtmesaĝojn (http://www.reta-vortaro.de/revo/art/posxt.html#posxt.0o kaj http://www.reta-vortaro.de/revo/art/ret.html#ret.0posxto). Plue, "retadreso" ne signifas nur "repoŝtadreso" sed ankaŭ povas signifi "IP-adreso" (http://eo.wikipedia.org/wiki/Retadreso). Plue, "retmesaĝo" ankaŭ povus esti "retbabilada mesaĝo" -- ne nur eblas retbabili en retbabilejo sed ankaŭ rekte kun alia persono; mi tion nomus "retmesaĝi". Do, depende de la ĉirkaŭteksto, la angla vorto "email" povas signifi retpoŝto, retpoŝtmesaĝo (=retpoŝtaĵo), aŭ retpoŝtadreso, Do, mi proponas la sekvan: * email (adreso) - retpoŝtadreso * email (mesaĝo) - retpoŝtaĵo, retpoŝtmesaĝo * email (sistemo) - retpoŝto Amike, Benno -- http://www.fastmail.fm - One of many happy users: http://www.fastmail.fm/docs/quotes.html _______________________________________________ Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo Post to : [email protected] Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo More help : https://help.launchpad.net/ListHelp

