saluton :-)

dankon por viaj respondoj.

Joop skribis:
dice = ĵetkubo
bone, tio estas pli bone ol "ĵetpluredro"

warp = (dis)tordo
"distordo" plaĉas al mi :-)

burst = disradiado
mi ĵus konsultis la germanan tradukon kaj tie "burst" estas tradukite per "Serienaufnahme" kio eble esperante estas "seriokapto" (kapti: http://komputeko.net/index_eo.php?vorto=kapti) - tio laŭ mi estas pli bone, ĉu ne?

"edge"
laŭ la germana traduko ĝi estus "rando" (kiel Kim jam skribis) aŭ "angulo". komputeko proponas "eĝo". tio estas bone laŭ mi.

"shagadelic"
la germana traduko estas "Psychedelisch" por tio mi ne trovis tradukon en Eo. ĉu eble "Tranca" (de "Tranco")?

por "hulk" kaj "vertigo" mi ne havas proponojn.


Serge skribis:
Ĉu la vorto 'cheese' estas je la kutima vorto uzata de fotistoj por akiri 
ridetajn vizaĝojn?
jes, sed kiun vorton uzas esperantaj fotistoj? eble tio estus solvo - "rideto" (propono de Joop) ankaŭ plaĉas al mi.

sed ĝenerale restas la demando: ĉu ni traduku/esperantigu la nomojn de programoj? kion pri "Gnome" (eble Gnomo) aŭ "Ubuntu" mem (eble Ubunto aŭ Ubuntuo)?

amike,
Kristjan

_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to     : [email protected]
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help   : https://help.launchpad.net/ListHelp

Reply via email to