hola :-)
la uzado de "malŝalti" tute ĝenas min. certe ĉar mi estas kaj germano
kaj elektronikisto.
"ŝalti" laŭ mi devenas de la germana vorto "schalten" kaj tio signifas
ke oni ŝanĝas la staton de ŝaltilo inter du aŭ plu eblecoj. se iu dirus
en la germana "ŝaltu la lumon!" oni ŝanĝus la nunan staton al ĝia malo
(se la lumo lumas, oni 'elŝaltus' ĝin. kaj se ĝi ne lumas, oni
'enŝaltus' ĝin.)
se "ŝalti" signifas ekfunkcii, "ŝaltilo" ja nur estas ilo por ekfukcii
ion, fakte ni ja ankoraŭ bezonus "malŝaltilon". tio staras kontraŭ mia
elektronika kompreno, laŭ ĝi ne ekzistas logika malo de "ŝalti".
tial mi preferas uzi:
- enŝalti: por ekfunkcii ion
- elŝalti: por malfunkcii ion
- ŝalti: por ŝanĝi la staton
ĉu mi pensas tro germane? verŝajne tio ankaŭ estas diskutinda en pli
granda rondo, ĉu ne?
amike,
Kristjan
Am 23.01.2011 21:15, schrieb Patrick Oudejans:
F*k; mi forgesis alklaki 'respondi al ĉiu' kaj do sendis al nur Kristjan...
--
Bona laboro! Mi korektis kelkajn tipajn erarojn (tiajn ankaŭ mi kelkfoje faras)
Krome faris ĉi tion:
- Ŝanĝis la vortojn ‘elŝalti’ al ‘malŝalti’. Laŭ mi multe pli ofte uzata vorto.
- Reŝanĝis ‘_Enhavoj’ al via antaŭa traduko ‘_Enhavo’. En la angla
kutime oni uzas la pluralon (contents) dum en eo la singularo estas
uzata.
- Fari al -> Ŝalti al
- _Type: -> Mia aldonis la vorton ‘_Speco:’ al la sugestoj. Kelkaj
diras ke ‘speco’ estas pli bona traduko por ‘type’.
- Same por ‘List _type’ -> ‘List_speco’
Kaj la jenajn redaktojn mi faris al la netradukitaj ĉenoj:
- ‘Cannot create GConf engine. Error was:’ -> ‘Ne eblis krei
GConf-modulon. Eraro estis:’ Mi ne tute certas pri la vorto ‘modulo’
por ‘engine’, do ŝanĝis al sugesto.
- Integer -> Entjero (en ReVo kaj komputeko); Boolean -> Buleo
(ankaŭ); Float -> Glitkoma (same)
Amike, Petriko
2011/1/23 Kristjan SCHMIDT<[email protected]>:
saluton :-)
mi okupiĝis pri tradukado de gconf-editor. do nun helpo per recenzo
bonvenas:
https://translations.launchpad.net/ubuntu/natty/+source/gconf-editor/+pots/gconf-editor/eo/+translate
nun 8 netradukitaj ĉenoj ankoraŭ restas:
https://translations.launchpad.net/ubuntu/natty/+source/gconf-editor/+pots/gconf-editor/eo/+translate?batch=10&show=untranslated
amike,
Kristjan
_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to : [email protected]
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help : https://help.launchpad.net/ListHelp
_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to : [email protected]
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help : https://help.launchpad.net/ListHelp
_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to : [email protected]
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help : https://help.launchpad.net/ListHelp