Mi eklaboris pri esperantigo de boot-floppies de Debian. Mi pensas, ke preska^u duonon de la teksto mi jam tradukis, do eble mi finos kompletan malneton ^ci-semajne. Tiam mi petos helpon pri provlegado.
La tradukado estas iom malfacila, ^car la programo kunmetas signo^cenojn por formi frazojn, kiel ekzemple "metu la %s en la %s disketilon" kaj simile. Mi ne scias, ^cu eblos uzi Latinan-3-an tiparon en la instalilo. Se iu emas esplori la funkciadon de la koncerna pako, jen la adreso, de kiu mi prenis la originalon: ftp://sunsite.doc.ic.ac.uk/packages/debian/dists/slink/main/binary-all/admin/boot-floppies_2.1.0.deb (Se iu sukcesis krei la disketojn per tiu fontopako kaj pretas helpi la^ubezone, bonvolu alskribi min.) Edmundo

