Mi skribis: > Mi eklaboris pri esperantigo de boot-floppies de Debian. Mi pensas, ke > preska^u duonon de la teksto mi jam tradukis, do eble mi finos > kompletan malneton ^ci-semajne. Tiam mi petos helpon pri provlegado.
Malneto estas preta ^ce: http://www.rano.demon.co.uk/tmp/boot-floppies.eo.tar.gz Tie estas la Esperantaj dosieroj kaj la respondaj alilingvaj dosieroj, por komparo. Oni povas preni la tutan originalan pakon de ekzemple: ftp://sunsite.doc.ic.ac.uk/packages/debian/dists/slink/main/binary-all/admin/boot-floppies_2.1.0.deb Mi ne konsilas, ke oni tuj provu mem konstrui startdisketojn, ^car la proceduro estas malsimpla, kaj la preta disketo tute ne ta^ugus por kontrolado de miaj tradukoj, ^car multaj mesa^goj aperas nur kun specifaj aparatoj a^u en maloftaj cirkonstancoj. Tamen, ^cu iu pretas provlegi la dosierojn? Edmundo

