Fabien van Mook <[EMAIL PROTECTED]> skribis: >Mi ne sciis ke ghi ekzistas. Estus bone se iuj el vi povus helpi lin. >Ekz. chu jam ekzistas terminon por free/Open Source. En la nuna >index.eo-pagho aperas "senpage akirebla", kio estas lau mi ne la >plej ghusta traduko. Mi mem pensas pri ekz. "fontliberismo", sed mi >ne kontentas pri tiu malbela esprimo.
>Proponoj, ideoj, komentoj? Nu, kial ne simple uzi la vorton "libera"? En la Angla oni diras "free as in free speech, not as in free beer", cxar "free" signifas ambaux liberan kaj senpagan, sed felicxe nia lingvo ne havas tian cimon! Jonatan

