Saluton Fabien, > Mi ne sciis ke ghi ekzistas. Estus bone se iuj el vi povus helpi lin. > Ekz. chu jam ekzistas terminon por free/Open Source.
Mi kreis dissendan liston por diskuti pri la esperantigo de mozilo. Mi povus krei alian por pridiskuti la tradukojn de aliaj vortoj/esprimoj kiel "Open Source" (se ni decidas traduki gxin). Se estas aliaj interesitoj mi tion faros tuj post mia reveno al la laboro (13/3). Mi scias ke "senpage akirebla" ne estas la plej bona traduko, tamen mi celis traduki por la normalaj homoj kiu tute ne scias pri kio temas "source" sed tamen ja scias kion mono signifas :). Se vi vidas kiel mi starigis la sistemon por traduki mozilon vi vidos ke mi celas auxskulti kiel eble plej multaj eblaj tradukoj. Tiel ni estos kapablaj elekti inter la plej bonaj. Mi pensas ke ni cxiuj permesas ke nia denaska lingvo iomete decidu pri niaj elektoj de esperantaj vortoj kaj se ni estas multaj ni certe atingos la internacian etoson bezonatan por bone traduki en nia lingvo malfacilajxojn kiel tiuj de la tehxnika vortaro. Komenteto: vi devus elekti viajn preferatajn lingvoj en via retlegilo. Mi, ekzemple, havas eo, es kaj en. Tiel, se la servilo havas la esperantan version mi tuj vidas gxin. Mi tajpas nur www.debian.org por vidi la esperantan version. Sed en la dua pagxo mi ricevas la hispanan version kaj ene de la pakoj la anglan (cxar nek la esperantistoj nek la hispanlingvanoj tradukis ilin). Tio estas ankaux grava cxar kelkaj homoj fakte studas tiun informon donitan de la retlegilo por scii kian auxskultantaron ili havas. Se ni cxiuj elektas eo kiel nia unua lingvo la reto aspektos preskaux sama (nuntempe) sed ni ja iel helpas je la diskonigo de nia lingvo. Gxis, Eduardo.

