Saluton chiuj, Dankon pro viaj rapidaj respondoj. Pri "free": mi iomete tro komplike pensis. La esperanta vorto "libera" jes taugas (PIV diras: "8 (io) Ne submetita al specialaj le^goj, difinitaj kondi^coj"). Shajnas ke ech GNU jam adoptis "libera" kiel traduko. Chiukaze "libera" restas svagega nocio, sed GNU difinas ghin. Bone. Solvite.
Je 2-3-2000 10:41:32PM +0000, Eduardo skribis: > Saluton Fabien, > > > Mi ne sciis ke ghi ekzistas. Estus bone se iuj el vi povus helpi lin. > > Ekz. chu jam ekzistas terminon por free/Open Source. > > Mi kreis dissendan liston por diskuti pri la esperantigo de mozilo. Mi > povus krei alian por pridiskuti la tradukojn de aliaj vortoj/esprimoj > kiel "Open Source" (se ni decidas traduki gxin). Se estas aliaj > interesitoj mi tion faros tuj post mia reveno al la laboro (13/3). Vi vidas ke GNU jam adoptis la esprimon "libera programo" <www.gnu.org/philosophy/fs-translations.html>, do vi povas adapti tiun debian-indekspaghon. > Se vi vidas kiel mi starigis la sistemon por traduki mozilon vi vidos ke > mi celas auxskulti kiel eble plej multaj eblaj tradukoj. Tiel ni estos > kapablaj elekti inter la plej bonaj. Jes. Mi vidis tion, kaj tio estas bonega alpasho. > Komenteto: vi devus elekti viajn preferatajn lingvoj en via retlegilo. Mi ankorau ne konsciis pri tiu ebleco. Mi jhus shanghis la opciojn en mia Neckapo. > Tio estas ankaux grava cxar kelkaj homoj fakte studas tiun informon > donitan de la retlegilo por scii kian auxskultantaron ili havas. Se ni > cxiuj elektas eo kiel nia unua lingvo la reto aspektos preskaux sama > (nuntempe) sed ni ja iel helpas je la diskonigo de nia lingvo. Grava punkto! Ghis, Fabien

