Ŝajnas, ke mi respondas tute bone al miaj propraj demandoj :)

Mi ĵus skribis:

> Sed tamen ŝajnas, ke la Esperanta vortlisto tiele instalita estas ege
> mankohava. Ekz. la vortoj "Ĝi" kaj "Ĉi" (majusklaj) forestas!

Vere. La koncerna vortlisto, en dosiero nomata "eo_l3.dic" estas tute
masakrita. Ĉiuj supersignaj literoj estas difektitaj aŭ plene
malaperintaj.

Mi tamen sukcese anstataŭigis la enhavon per la enhavo de
"eo_ALL.dic", kiun mi ricevis de diablo-scias-kie. Al mi efektive
ŝajnas, ke ĝi venis kiel parto ne beta-versio de OpenOffice.org 2!

Iu, kiu scias, kien sin turni, espereble riparos la dosieron, kiu
instaliĝas, se oni uzas la "Wizard"-on.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Reply via email to