Mi skribis:

> Ĉio funkcias bone, krom la Esperanta
> literumkontrolado. Ŝajnas, ke nenio ŝanĝiĝis pri tio. Ankoraŭ mi
> sukcesas aldoni Esperanton nur sub masko de alia lingvo (ekz. la
> Itala). Se mi provas instali Esperantan literumokontroladon kiel
> Esperantan, ĝi ja aperas en la listo de lingvoj, sed la vortaro mem ne
> estas aktiva (ĝi eĉ ne videblas).

Forgesu pri tio. Mi ĵus tamen sukcesis aldoni Esperanton kiel
Esperanton, sed necesis uzi la helpilon "Wizard" por fari tion. Tiu
"Wizard" (kiel ajn ĝi nomiĝos en la Esperanta versio) tamen mankis en
mia instalo (la koncerna menuero estis morta), sed mi ĵus trovis ĝin
en la Reto, kaj ĝi sukcese plenumis la instalon. Mi petas pardonon pro
la superflua demando.

Sed tamen ŝajnas, ke la Esperanta vortlisto tiele instalita estas ege
mankohava. Ekz. la vortoj "Ĝi" kaj "Ĉi" (majusklaj) forestas!

Sendube la herooj de "eo.openoffice.org" iam publikigos plibonigitan
vortliston. :)

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Reply via email to