On 18 Mar 2006, at 19:51, Joop Eggen wrote:
1. Unu fenomeno.
Mi unufoje elŝutis la .po-dosieron, korektis kaj denove alŝutis.
Temis ke iel linifinon aperis dufoje (en linioj 2400 k. 2700) en
ĉeno:
"....
\n...."
Temis probable pri "\r" kiu iel eniris.
Tion mi ne komprenas, pardonu min. Ĉu vi povas sendi la mi la
dosieron kaj pli klarigi la eraron, mi petas? Antaŭdankon.
2. La OO-traduko estas altkvalita, konsekvenca, senfuŝa, bone
administrata. Pri la traduka procezo multe mencieblas, eble la
gvidlinioj de Tim Morley povas esti redaktataj ne en retletera
formo, sed pli daŭra dokumento.
Ho, dankon pro la ĝentilaj vortoj. :o) Mi konsentas, ke pli
longdaŭra formo por la tradukaj gvidlinioj estus bone, sed restas
ĉiam la problemo pri prioritatoj. Se iu bonvolus reverki ilin kiel
retpaĝo, ni povus aldoni ilin al nia retpaĝaro ĉe http://
eo.openoffice.org. Ĉu iu volontulo ŝatus plenumi tiun tasketon por
ni? Bonvolu anonciĝi.
Antaŭdankon.
Tim
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]