Unua kroma konsileto: Legu la konsilojn! Antaǔdankon.
Por aldoni al mia antaŭa mesaĝo:
(9) Traduku kiel eble plej koherece. Se estas "aro" de similaj
frazoj, traduku ilin por ke ili restu similaj. Mi rigardas aktuale
dudekon de frazetoj kiel "To page end", "To column end", "To word
left", "To word right", "To document start", k.s. La duono estas
tradukita kiel "Iri al pagxa fino", "Iri al kolumna fino", sed la
aliaj estas (pli bone) tradukitaj sen "iri": "Al dokumenta komenco",
ktp.
La dua formo, sen "iri", pli bone spegulas la anglan originalon, sed
ĉiukaze, la tradukoj nepre estu koheraj.
Simile, sekvu la usklecon de la angla (majusklaj kaj minusklaj
literoj). "Insert frame" tradukiĝu ne kiel "Enmeti Kadron", sed kiel
"Enmeti kadron". Tio gravas ankaŭ por la kohereco de la traduko, ĉar
ni tradukantoj ofte ne scias apud kio aperos la frazo, do se la angla
versio estas kohera je uskleco, ankaŭ la nia estos tia.
(10) Uzu cxefe 'i'-terminojn por verboj, ne 'u'. Do, en la menuo
Dosiero, oni kutime trovas Krei Novan Dosieron, Malfermi Dosieron,
Presi Dosieron, ktp. NE Kreu Dosieron ktp. Se tio helpas, vi povas
imagi la vortojn "Musklaku ĉi tie por..." antaŭ ĉiu menuero.
Uzu la 'u'-formon nur kiam temas pri instrukcio, kiu celas la uzulon,
ekz. "Entajpu vian nomon", "Elektu koloron el la tabelo cxi sube:" aŭ
simile.
Tim
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]