Tim:

> > Au chu esti ech pli libere "Lau uskleco"?

> Vi pravas, ke la aktuala traduko bezonas ŝanĝon, kaj iu ajn el viaj
> proponoj plibonigus ĝin. Mi pensas, ke se ni certas, ke temas pri
> etikedo por hokmarkbutonon en serĉodialogo (kaj mi ja kredas tion),
> tiukaze mi preferas vian "liberan" tradukon "Laux uskleco".

Jes. Skribinte mian mesaĝon mi plu tradukis, kaj tuj sentis, ke nepre
estu "laŭ uskleco". Mi proponas normigi tion.

Cetere la tradukado estas sufiĉe amuza, interalie pro la blinda
palpado sen kunteksto. Ofte simple ne eblas scii, kiu senco estas
celita (nek ĉu temas pri substantivo aŭ verbo aŭ eble io alia...).
Necesas nur kuraĝe elekti ion, kio estas ne tute malverŝajna. Poste ni
vidos. Sed la afero iafoje iomege similas al loterio. :)

Mi nur esperas, ke poste, kiam ni havos ĉion en programa kunteksto,
eblos facile respuri kaj korekti la erarojn, kiujn ni trovos. Ili
certe multegos. Tiam, se ekz. unu el la cent mil aperoj de la sola
vorto "Format" montriĝos erara, ĉu eblos retrovi, precize kiun el la
cent mil samaj tekstoĉenoj ŝanĝi?

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Reply via email to