On 20 Mar 2006, at 11:15, Bertilo Wennergren wrote:

Cetere la tradukado estas sufiĉe amuza, interalie pro la blinda
palpado sen kunteksto. Ofte simple ne eblas scii, kiu senco estas
celita (nek ĉu temas pri substantivo aŭ verbo aŭ eble io alia...).

Nu, jes kaj ne. Ne forgesu, ke la Esperanta estas nur unu el multaj tradukoj, kiuj troviĝas ĉe Launchpad, kaj vi rajtas konsulti la aliajn lingvojn laŭvole. Tio ofte multe helpas kun la traduko.

Fakte mi devintus pli malfrue konsili tion*.

Vi povas trovi la aliajn tradukojn samkiel vi trovas la esperantan -- vi simple elektu alian lingvon el la listo. Tamen, la kreintoj de Rosetta jam pensis pri tio, kaj inkluzivis funkcion, por apude afiŝi trian lingvon por helpi al tradukantoj. Sur la traduka paĝo, supre de la dek tradukendaj frazoj, troviĝas falmenuo kun la iom kripta etikedo "Alt:" (t.e. "alternativa lingvo). Se vi elektas alian lingvon el tiu listo (ekz. la finnan) kaj musklakas la butonon "Change", vi ĉiam vidos la finnan tradukon de ĉiu frazo apud la spaco por la Esperanto-traduko. Evidente vi povus anstataŭe elekti vidi la francan, la nederlandan, la germanan, ktp. kiel helplingvo.

Nu, mi forte konsilas tion al ĉiuj, kiuj scipovas alian lingvon por ajna plua laboro, ĉu traduka ĉu provlega. Pardonu min, ke la anonco venas tri tagojn tro malfrue por la traduko de la tuta dosiero ooo- writer, sed mi estas tamen tre kuraĝigita, ke ni jam finis tiun parton en tiom mallonga tempo. Se iu preferas provlegado al tradukado, ne hezitu ŝalti alternativan lingvon kaj ekprovlegi ooo- writer.

Kaj ek al la cetero!  :o)


Tim


*Flago por Donald -- bonvolu kunarigi tiun penson mian kun la aliaj kiun vi jam kolektis ĉe http://eo.openoffice.org/pri-tradukado.html. Koran dankon!

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to