Tim Morley wrote:
En mesaĝoj, kiuj uzas "xxxxx-ing" en la angla por montri tempodaŭron,
ni uzu "xxxxx-ado"n en Esperanto.
Ekzemploj:
"Importing document" --> "Importado de dokumento" (NE "Importante
dokumenton" aŭ simile)
"Loading document" --> "Sxargado de dokumento"
"Please wait while calculating data..." --> "Bonvolu atendi dum
kalkulado de datumoj..."
Estis mi kiu uzis la "-ante" formojn. La kialo estis ke, laŭ mi, ĝi
estas malpli peza kaj ĝi indikas ke la ago nun okazas. Ĝenerale la
uzanto devas atendi por la ago fini. "Importante dokumenton" signifas ke
la importado nun okazas. "Importado de dokumento" ne signifas ke ĝi nun
okazas.
Tamen mi akceptas vian decidon. Bedaŭrinde mi ne povas trovi ĉiujn miajn
"-ante" formojn pro manko de serĉebleco.
Donald
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]