Hmm... mi supozas, ke mi uzas tiun vorton kiel sinonimo de "configure" en la angla, sed vi pravas, ke tio temas ĉefe pri agordado.

Mi supozas, ke la demando estas: ĉu nia aktuala uzo de "konfiguri" sufiĉe malsimilas de la akceptita senco de "agordi" por validigi nian uzon? Jeskaze, ni konservu la vorton. Alikaze, mi devos denove fari ĉiean serĉo-anstataŭigon. (Tion mi faris, plurfoje nun, por pluraj problemoj jam diskutitaj ĉi tie -- paragrafo->alineo, 'ĉi-' -> 'ĉi', '~' en tradukoj, k.a. -- sed ĝis nun Rosetta akceptis neniun alŝuto mia por ooo-writer. Ili ja akceptis ĉiun alian mian por aliaj dosieroj, sed neniam por ooo-writer, kaj mi ne scias kial.)

Sed laŭ viaj, karaj skipanoj, ĉu "konfiguri" = "agordi" aŭ ne? Antaŭdankon pro la respondoj.


Tim


On 22 Mar 2006, at 02:08, Bertilo Wennergren wrote:

Mi ĵus rimarkis, ke en la Terminaro uziĝas la radiko KONFIGUR/.
Efektive ĝi troviĝas en la Komputada Leksikono, sed ĉu vere ni uzas
ĝin en la ĝusta signifo?

Lau KL "konfigur(aĵ)o" estas:

Kombino de la organoj de komputa sistemo kaj de la konektaĵoj inter ili, motivita de iliaj bazaj teĥnikaj parametroj kaj de la apartaĵoj de la
  koncernaj aplikoj.

Sed ŝajnas al mi, ke en la Terminaro "konfiguro" k.t.p. uziĝas por io
alia. Ŝajne temas pri io simila al "agordaĵoj".

Ekz. "Misa datumbaza konfiguro" ŝajnas havi nenian rilaton al ia
kombino de la organoj de komputa sistemo kaj de la konektaĵoj inter
ili, motivita de iliaj bazaj teĥnikaj parametroj kaj de la apartaĵoj
de la koncernaj aplikoj.

Eble la difino en KL estas maltrafa. Aŭ eble mi ĝin tute miskomprenis.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to