Mi ĵus rimarkis, ke en la Terminaro uziĝas la radiko KONFIGUR/.
Efektive ĝi troviĝas en la Komputada Leksikono, sed ĉu vere ni uzas
ĝin en la ĝusta signifo?

Lau KL "konfigur(aĵ)o" estas:

  Kombino de la organoj de komputa sistemo kaj de la konektaĵoj inter ili,
  motivita de iliaj bazaj teĥnikaj parametroj kaj de la apartaĵoj de la
  koncernaj aplikoj.

Sed ŝajnas al mi, ke en la Terminaro "konfiguro" k.t.p. uziĝas por io
alia. Ŝajne temas pri io simila al "agordaĵoj".

Ekz. "Misa datumbaza konfiguro" ŝajnas havi nenian rilaton al ia
kombino de la organoj de komputa sistemo kaj de la konektaĵoj inter
ili, motivita de iliaj bazaj teĥnikaj parametroj kaj de la apartaĵoj
de la koncernaj aplikoj.

Eble la difino en KL estas maltrafa. Aŭ eble mi ĝin tute miskomprenis.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Reply via email to