On 10 May 2006, at 11:28, Joop Eggen wrote:
Ĉu iu jam laboras kun 'Traduku' sub firefox?
Mi memoras, ke mi jam aŭdis pri tio, sed ankoraŭ neniam uzis. Eble nun estu la momento.
Nur atentu la ĉapelitajn literojn kaj ooo-ĵargonon.
Ĉu ne eblas aldoni nia Terminaro al la vortaro de Traduku? Aldoninte tion, kaj eventuale la Komputilan Leksikonon, la ilo iĝus vere potenca helpilo.
Mi vidis, ke la helpteksto en Ubuntu 5 estis tiel tradukitaj, sen postkorektoj ;).
Ĉu temas pri OpenOffice.org, aŭ la helpteksto de Ubuntu mem? Pri OOo, normale neniu rajtas traduki sen esti membro de la aktuala skipo (kaj se estas iu en la skipo, kiu uzas aŭtomatan tradukilon sen korekti la rezultojn, bonvolu tuj halti!) Se temas pri Ubuntu mem, ni ankoraŭ ne "posedas" tiujn dosierojn, do ne povas malhelpi al tiu(j), kiu(j) tiel laboras.
Tim --------------------------------------------------------------------- To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
