Saluton Tim,

dankon pro viaj provoj revigligi la tradukadon de OOo.

Mi intencas veni al tiu ĉi renkontiĝo, specife (sed ne nur) por
- la vindoza versio de OOo
- diskuti pri terminologio (vidu http://vikio.ikso.net/Projektoj/Komputeko)

Ĉar ekde aprilo mi ne plu laboras vendrede, mi povus veni de jaŭde vespere
ĝis dimanĉe vespere (depende de la trajnoj)

Mi invitas vin ĉiuj tralegi ankaŭ la preskomunikon pri nova manlibro pri
Vikipedio:
http://vikio.ikso.net/Vikipedio/Preskomuniko

Amike,

Yves

2007/4/1, Tim Morley <[EMAIL PROTECTED]>:

Saluton al ĉiuj.
**  RESUME: bonvolu viziti tiun ĉi vikian 
paĝon<http://twiki.reaperman.org/Main/OOoEoRenkontigxo>kaj
**  enmetu viajn informojn, se vi eventuale povus
**  ĉeesti rendevuon de la skipo. Dankon.

Pasintmonate mi anoncis al kelkaj membroj de la skipo la ideon organizi
semajnfinan rendevuon, dum kio oni povus interŝanĝi spertojn, instrui,
lerni, kaj ĉefe multe labori pri la tradukado. Mi certas, ke ni ĉiuj multe
lernus, certe inkluzive de mi, kaj tio estus granda instigo al nova ondo de
laboro, kaj ni eble finfine vidus la ĉefan mejlŝtonon, kiun ni atendas --
altkvalitan, tute esperantlingvan interfacon al OpenOffice.org.

La ĝisnunaj reagoj al la ideo estis pli-malpli tiaj: "Bona ideo; malfacile
farebla." Kaj pri tio mi tute konsentas. Cetere, la skipo estas *tre* disa
geografie, ekzemple kun aktiva membro Donald je la tute alia flanko de la
terglobo kiel mi.

Tamen, estas sufiĉe granda nombro de ni en Eŭropo, kaj mi proponas gastigi
vin dum (eble ĝis kvar- aŭ kvintaga) semajnfino en la venontaj monatoj. Mi
loĝas apud Cambridge en Anglio -- facile atingebla per trajno de Londono, aŭ
de la londonaj flughavenoj Stansted kaj Luton.

Do: mi petas, ke vi vizitu tiun ĉi 
paĝon<http://twiki.reaperman.org/Main/OOoEoRenkontigxo>,
musklaku "Edit" kaj aldonu la informojn pri viaj disponeblecoj. (Se vi ne
memfidas pri kiel fari tion, simple sendu la informojn al mi en retmesaĝo).
Se vi volas pro iu kialo, ke mi forigu vian nomon de la paĝo, ne hezitu peti
ankaŭ tion.

Jen aferoj lernindaj kaj instruendaj dum la eventuala renkontiĝo:
 -- teknikoj por bone traduki programojn
 -- uzado de poEdit
 -- uzado de SVN-deponejo, per facila kliento kiel TortoiseSVN
 -- kompilado de OOo, verŝajne (sed ne nepre) linukse
Mi invitas viajn ideojn kaj proponojn por aldoni al tiu ĉi listo.

La tagordo por la renkontiĝo estos mikso de lernado/instruado kaj simpla
daŭrigo de la farata tradukado, sed en amika etoso kun bonaj manĝaĵoj kaj

Mi antaŭĝuas viajn reagojn pri tio, kaj esperas renkonti grupon el vi
ĉisomere.

Ĝis baldaŭa reskribo.


Tim

Reply via email to