Do, pri la renkontiĝo: la semajnfino de la 7a de julio elektiĝis, do mi nun konfirmas mian intencon ricevi grupon de personoj ĉe mi je tiu tempo. Bonvolu skribi ĝin sur viaj kalendaroj.

Jen tiuj, kiuj ĝis nun indikis kaj volon ĉeesti kaj (pli malpli) disponeblecon:
 -- Bertilo
 -- Joop
 -- Marcos
 -- mi
 -- Vilĉjo
 -- Yves
-- kaj iu Denizo Priskorn -- ĉu iu konas lin? (Mi jam iom guglis lian nomon, sed malmulton trovis)

Julia vojaĝado povas esti multkosta, do estus eble konsilinde baldaŭ serĉi kaj mendi vian vojaĝon. Mi sendos vojaĝinformojn rekte al la ĉi supraj personoj (simple por ne havi multajn senrilatajn mesaĝojn en la ĉilistaj arkivoj).

Salutas vin ĉiujn


Tim


On 1 Apr 2007, at 22:39, Tim Morley wrote:

Saluton al ĉiuj.

**  RESUME: bonvolu viziti tiun ĉi vikian paĝon kaj
**  enmetu viajn informojn, se vi eventuale povus
**  ĉeesti rendevuon de la skipo. Dankon.


Attachment: PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part

Reply via email to