Tim Morley:

Do, pri la renkontiĝo: la semajnfino de la 7a de julio elektiĝis, do mi nun konfirmas mian intencon ricevi grupon de personoj ĉe mi je tiu tempo. Bonvolu skribi ĝin sur viaj kalendaroj.

Kion pli precize signifas "la semajnfino de la 7a de julio"? Ĉu temos pri alvenado vendredon vespere, laborado dum sabato kaj dimanĉo, kaj poste forirado en lundo? (Tio ŝajnas esti la plej favorpreza varianto,
se oni flugas el Germanujo.)

Tre povas esti, ke mi povos ĉeesti. Sed multo dependas de tio,
ĉu mi kaj mia edzino plu loĝos en Koreujo ĉi-aŭtune. Se jes, tiam
ni certe estos en Eŭropo somere. Sed se ne, tiam ni kredeble restos
en Koreujo tra la somero por povi viziti la UK-on en Japanujo en
Aŭgusto, kaj nur poste veni Eŭropon. Eble daŭros ankoraŭ monaton
ĝis ni scios certe, kiu el la du ebloj validos.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to