Mi skribis:

Tre povas esti, ke mi povos ĉeesti.

Sed tamen bedaŭrinde ne. :(

La precipa kialo, ke mi devas forelekti la renkontiĝon de la skipo, estas genuproblemoj, kiuj pli kaj pli graviĝas. Simpla 20-minuta promeno jam estas iom problema al mi. En Septembro mi estos operaciita. Tial mi ne kuraĝos tro moviĝi aŭ vojaĝi en Julio kaj Aŭgusto, kaj mi devas rezigni pri iuj aferoj.

Eble mi povos tamen parte spioni kaj eĉ kontribui per tujmesaĝilo aŭ simile dum la renkontiĝo. Ĉu?

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to