Mi rimarkis, ke la uzo de "alklaki/klaki" estas neunueca en nia traduko. Mi trairis ĉiujn dosierojn kaj provis unuecigi laŭ la jenaj modeloj (kiuj laŭ mi estas la plej ĝustaj):
Alklaku tion aŭ jenon... Alklaku la bildsimbolon... Alklaku la langeton \\<emph\\>Agordi\\</emph\\> Alklaku \\<emph\\>Forigi\\</emph\\>. Alklaku en la vorto... Mi do forigis ĉiujn formojn similajn al la jenaj: Klaku tion aŭ jenon... Alklaku al bildsimbolo... Klaku al \\<emph\\>Forigi\\</emph\\>. Alklaku al \\<emph\\>Forigi\\</emph\\>. Klaku en la vorto... Mi konsilas fari tiel en la plua tradukado. -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com> --------------------------------------------------------------------- To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]