Saluton, ĉiuj.

Mi longe nenion faris, pro ŝanĝo de laborloko kune kun longaj labortagoj, kaj 
malsano.
Nun mi reaktivas, kaj aspektas ke ni povas atingadi efektivajn rezultojn.

Mi prenis niajn tradukojn, kiuj ja estas por versio 2. La aktuale tradukenda 
versio estas 3.2, kun limdato de morgaŭ.
Mi prenis la 3.2an version, OOO320_m2_2009-10-15_15-05-30.sdf,
generis novajn dosierojn (.po),
kunfandis kun niaj tradukoj,
kompilis novan eo.sdf,
kaj liveris tiun eo.sdf al OOo.
36.602 el 70.069 teksteroj estis tradukitaj (52%). Tio estas sufiĉe multa, 
konsiderante ke la helpo (helpcontent) estas la duono farenda. Tamen ĉi tiu 
versio estas nekompleta pro la transiro de 2 al 3.2. Tamen gravas ke la 
lokomotivo ekmovas.

En la estonto mi dokumentos la tutan procedon. Nun tamen pri kelkaj punktoj.
La iloj de OOo (translation toolkit) generas .po dosierojn kun nova elemento 
msgctxt (apud la ekzistantaj msgid kaj msgstr).
La redaktiloj devas subteni tion. Ĉe poEdit msgctxt estas akceptata tamen ne 
estas iel vidigata. Antaŭe mi jam menciis ĉi tiun problemon, kaj ricevis unu 
reago negativa. Eble nun la situacio pri redaktiloj pliboniĝis. Do ĉu ĉiu povus 
labori?
Alimaniero mi povus konverti kaj rekonverti la po-dosierojn.

Ĝis tiam mi ne substituos la nunajn po-dosierojn. Ĝis ilia substituo mi povos 
refoje aktualigi la 3.2-an version.
Poste ni baldaŭ rehavos kompletan esperantigitan OOo-n, kaj povus 
oficialigi/publikigi ĝin.

Bonvolu reagi kiel progresi kun la msgctxt-problemo.

Joop



      

Reply via email to