Saluton Joop

Mi rapide respondu ke mi tre kontentas pri la progreseto. Pluraj homoj
atendas la finpretigon de la traduko de OOo al Esperanto.

Bedaŭrinde mi ne povas "sence respondi" al via teknika demando.

Ĉu la komplete esperantigita OOo-n estos havebla por la diversaj operaciumoj
aŭ nur por Linukso? Mi tre scivolas!

Komence de decembro okazos en Slovakio kunsido de la kerno de e...@i. Ni
diskutos pri la Komputeko-retejo (www.komputeko.net). Bonus al ĝi ekzemple
aldoni "projektojn aprobitajn de e...@i" kun ligiloj kie elŝuti OOo-n,
akompanata de kelkaj klarigaj vortoj k.s.

Amike kaj danke

Yves
(estrarano de e...@i)

2009/10/29 Joop Eggen <[email protected]>

> Saluton, ĉiuj.
>
> Mi longe nenion faris, pro ŝanĝo de laborloko kune kun longaj labortagoj,
> kaj malsano.
> Nun mi reaktivas, kaj aspektas ke ni povas atingadi efektivajn rezultojn.
>
> Mi prenis niajn tradukojn, kiuj ja estas por versio 2. La aktuale
> tradukenda versio estas 3.2, kun limdato de morgaŭ.
> Mi prenis la 3.2an version, OOO320_m2_2009-10-15_15-05-30.sdf,
> generis novajn dosierojn (.po),
> kunfandis kun niaj tradukoj,
> kompilis novan eo.sdf,
> kaj liveris tiun eo.sdf al OOo.
> 36.602 el 70.069 teksteroj estis tradukitaj (52%). Tio estas sufiĉe multa,
> konsiderante ke la helpo (helpcontent) estas la duono farenda. Tamen ĉi tiu
> versio estas nekompleta pro la transiro de 2 al 3.2. Tamen gravas ke la
> lokomotivo ekmovas.
>
> En la estonto mi dokumentos la tutan procedon. Nun tamen pri kelkaj
> punktoj.
> La iloj de OOo (translation toolkit) generas .po dosierojn kun nova
> elemento msgctxt (apud la ekzistantaj msgid kaj msgstr).
> La redaktiloj devas subteni tion. Ĉe poEdit msgctxt estas akceptata tamen
> ne estas iel vidigata. Antaŭe mi jam menciis ĉi tiun problemon, kaj ricevis
> unu reago negativa. Eble nun la situacio pri redaktiloj pliboniĝis. Do ĉu
> ĉiu povus labori?
> Alimaniero mi povus konverti kaj rekonverti la po-dosierojn.
>
> Ĝis tiam mi ne substituos la nunajn po-dosierojn. Ĝis ilia substituo mi
> povos refoje aktualigi la 3.2-an version.
> Poste ni baldaŭ rehavos kompletan esperantigitan OOo-n, kaj povus
> oficialigi/publikigi ĝin.
>
> Bonvolu reagi kiel progresi kun la msgctxt-problemo.
>
> Joop
>

Reply via email to