Mi bedauxras, ke devas reveni al cxi tiu fadeno. Malgraux malkonsento de Bertilo (pri arhxaigo de la faka senco de "denseco") kaj de mi (pri denso/volumena maso kaj relativa maso) Neal entreprenis grandajn sxangxojn kaj lasas ne tute sanan situacion: plej grave la nocio "denso" (sendimensia) malaperis, kio signifas forigon de la koncernaj tradukoj.

Pli detale, jen la nuna difino de "denso"

la kvanto de io en unuo de volumeno, unuo de areo, aux unuo de longo:

Necesas "La" (majuskle). Kial ne diri "unuo de volumeno, areo aux longo"? Mankas referencoj al la koncernaj grandoj.


a)
la maso de iu substanco en unuo de volumeno: la denso de fero estas 7.87 g/cm3.

Temas pri difino tute ne faka. "La maso de io en unuo de volumeno" signifas nenion. Vi prefere uzu la de vi forvisxitan difinon de "volumena maso" kiel ekzemplon. En gxi klare aperas la gxusta difin-stilo, kaj la grava fakto, ke tiu termino nomas <ref>fizikan grandon</ref>.

b)
la distribuo de iu kvanto (maso, electro, energio, ktp) en unuo de spaco (volumemo, areo, longo): la linia denso de tiu drato estas 40 g/m; la surfaca denso de tiu plato estas 50 kg/m2; la denso de sxargxo cxe la surfaco de tiu sfero estas 3 kulomboj/m2.

- "distribuo" (nedifinita cxi-sence)
- "iu kvanto en unuo de spaco" (nefaka difino)
- "electro"
- "sxargxo" (anstataux "sxargo")
- "3 kulomboj/m2" anstataux "3 C/m2" aux "tri kulomboj en kvadrata metro"
- neniu referenco
- la ekzemploj kontrabande enkondukas la terminojn "linia denso" kaj "denso de sxarg(x)o" (fontindikoj?)
- denove manko de la plej grava informo "fizika grando"

c)
averaga nombro de individuaj homoj au ajxoj en unuo de spaco: la denso de populacio en cxi tiu provinco estas 500 homoj en km2.

- "populacio" (neekzistanta vorto en REVO)
- cxi tiu subsenco, kiel la aliaj, aperas sub la komuna vinjeto FIZ

Mi gratulas Neal, ke li klopodis "ripari" la "altgrade konfuzan difinon" de "denso",kiel li skribis, sed la rezulto ne estas kontentiga kaj mi petas Volframon, ke li restarigu la antauxan staton.

Marc


Je 14/01/2006 10:49 mi skribis:
En cxi-suba longa mesagxo vi alportas nenion novan, vi forvisxas la argumentojn de mia antauxa respondo kaj ne respondas al ili. Miaopinie ne estas la tipo de diskuto, kiu ebligas konstrui ion.

Neal:
Unue mi mencias certan evoluon de '-eco'.  PV difinas 'long(ec)o' kaj tiam difinas largha = "granda lau la direkto perpendikulara al la longeco" kaj dika = "granda lau la tria dimensio, kiu estas nek largheco, nek longeco"  En PIV1 'longo' anstataus 'longeco' kaj 'largho' anstatauas 'largeco' en la difinoj de 'largha' kaj 'dika', kaj PIV1 difinas 'longo', 'largho', kaj 'diko' kiel mezurataj dimensioj kaj 'longeco', 'largheco', kaj 'dikeco' kiel kvalitoj au ecoj.  En ReVo oni markas per "arkaismo" 'longeco', 'largheco', kaj 'dikeco' kun la signifo de mezurata dimensio.

La evoluo de 'denseco' al 'denso' estas simila sed pli malrapida.  En PV denseco = "rilato de la maso de io al ghia volumeno" kaj en PIV1 denseco = "rilato de unu fizika grando de iu afero al ghia volumeno: la denseco de solidajho, likvajho, au gaso estas la rilato de ilia maso al ilia volumeno".  En PIV2 denso = "rilato de iu fizika grando (sen specifa indiko temas pri la maso) de iu afero al ghia volumeno", kaj 'denseco' estas "eco de io densa".

Do ekzistas tradicio de almenau 70 jaroj lau kiu 'denso' au 'denseco' estas grando kun dimensio, ekzemple, gm/cm**3.

Kion signifas "gm"?


Tiu tradicio en Esperanto konsekvencas kun pluraj aliaj lingvoj kiuj havas vorton similan al 'denso': la germana, nederlanda, angla, hispana, portugala, itala.  Mia najbaro, poldevena kemiisto, konfirmas ke gęstość en la pola havas dimension, kaj mi opinias ke plotnost' en la rusa havas dimension.   Nur la franca uzas 'densité' sendimensie kaj do devas enkonduki alian terminon (masse volumique) por denso.  La konfuzaj nunaj difinoj en ReVo estas rezulto de enkonduki francajn terminojn kiuj estas kontrauaj al longa tradicio.

Mi proponas la sekvan difinon de denso:

denso = la kvanto de io en unuo de volumeno, unuo de areo, au unuo de longo; ekzemple,
 a) la maso de iu substanco en unuo de volumeno: la denso de fero estas 7.87 gm/cm**3,
 b) la distribuo de iu kvanto (maso, electro, energio, ktp) en unuo de spaco (volumemo, areo, longo): la linia denso de tiu drato estas 40 gm/m, la surfaca denso de tiu plato estas 50 kg/m**2, la denso de shargho che la surfaco de tiu sfero estas 3 kulomboj/m**2,
 c) averagha nombro de individuaj homoj au ajhoj en unuo de spaco: la denso de populacio en chi tiu provinco estas 500 homoj en km**2.

denseco = 1) eco de io densa,
2) (arkaika) denso

Tiu difino de 'denso' havas la avantaghon ke ghi montras la fakton ke en multaj lingvoj la vorto kiu respondas al 'denso' (Dichte, density, ktp) uzighas kune kun epiteto por nomi diversajn konceptojn.  La pli ofta kazo rilatas al maso kaj volumeno, kaj tiam oni forlasas la epitetojn.  Estas oportune fari analogiajn difinojn en Esperanto.

Difino de 'volumena maso' ne estas necesa.

Denso estas la chefa koncepto.  Rilate al maso kaj volumeno ekzistas duaranga koncepto: la kvociento de la denso de iu substanco per la denso de iu norma substanco, ekzemple, akvo.  Por tiu koncepto mi sugestas 'relativa denso' au eble 'kompara denso'.

[EMAIL PROTECTED] wrote:
Neal:
Kiam mi vidis "denseco 3,78" sen dimensio en la difino de la hhemia elemento bario, mi konsultis la difinon de 'denseco' kaj tute surprizighis kaj konfuzighis.  Mi suspektis ke oni jam diskutis tiun aferon, kaj mi legis la diskuton de antau unu jaro.

Bone. Por tiuj, kiuj ne kuragxas sercxi gxin, mi kopias cxi tie mian tiaman starpunkton, kaj memorigas, ke jam ekzistas rimarko kaj adminastria noto cxe la vorto "denso":

* Mezurunuoj
Mi redaktis cxion cxi antaux pluraj jaroj, kaj haste, por sxtopi brecxojn
malfermitajn de fantaziaj artikoloj. Tre povas esti, ke estas eraroj, sed
gxis nun neniu fizikisto plendis.

* Denso aux denseco?
Mi preferas "denso" (PIV2), sed redaktis laux la terminologio de PIV1/PV,
kiuj konas nur "denseco". Mi volonte sxangxus.

* Cxu "volumena maso" aux "specifa maso"?
Nur "specifa volumeno" aperas en PIV1/PIV2, sed "masa volumeno" (do la
inversa grando) ja aperas kiel ekzemplo cxe "masa". Mi opinias la terminon
"volumena maso" pli klara, pli logika, pli moderna (en Francio oni ne plu
uzas "specifa maso" de jardekoj), sed mi pretas reveni al "specifa maso",
se evidentigxas, ke tio estas pruveble preferinda termino. Almenaux necesas
enkonduki "specifa maso" (auxtoritata formo) kaj proponi "volumena maso"
kiel eblan sinonimon.

* Cxu denso estas specifa maso?
Denove mi sekvis la francan terminologion: de jardekoj oni zorge distingas
inter "denso" (sendimensia grando) kaj "volumena maso". Mi momente ne havas
tempon pedante kontroli kiel estas en aliaj lingvoj (mi tamen scias, ke la
rusa uzas la sistemon, kiun vi priskribas), nek kiel estas en la eventuala
faka E-a literaturo.

Cetere mi ne vidas la avantagxon igi "denso"-n sinonimo de "specifa maso",
des malpli ke nenie en la vortaroj aperas via "relativa denso", kiu
respondus al la difino, kiun mi donis por "denseco".

Konklude: mi agnoskas, ke la nuna prezento estas diskutebla. Gxi tamen ne
estas malbona kaj la problemo, se entute enestas, estas detala kaj facile
korektebla.



retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj




SPONSORED LINKS
Computer science distance education Education Master of science in education
Education master science Computer science and education Science education


YAHOO! GROUPS LINKS




Rispondere a