|
Marc,
mi scias, ke ReVo celas registri la uzatan
Esperanton. Sed ni ne povas neglekti la fakton, ke gxi ankaux estas nia enreta
vortaro, kie multaj (kiaj mi mem) sercxas la signifon de vortoj trovitajn en nia
cxiutaga uzado de Esperanto. Do mi pensas, ke ni devas havi en ReVo cxiujn
eblecojn de uzado de E-o. Mi ne diras, ke oni devas enmeti cxiajn elpensitajn
vortojn aux frazajxojn, sed ja tiujn, kiujn oni bezonas en la cxiutaga vivo.
Cxu oni registru nur la "auxtoritatajn" vortojn?
Kion tio signifas {autoritataj)? Cxu mi devas unue skribi libron en kiu enestas
la esprimo 69 (ekz. "sxi invitis min al 69 en sia apartamento) por poste
registri gxin en ReVo?
Mi verkas vortaron por la portugala kaj esperanta
lingvoj (www.esperanto.org.br /
Esperanto - lingua / Dicionario P-E-E-P), kiu celas enhavi cxiujn vortojn kaj
frazajxojn troveblaj en nia cxiutaga vivo. Gxi certe ankoraux estas nekompleta
(mi komencis en septembro 2005), sed cxiutage mi aldonas ion, same kiel mi faras
al ReVo.
Amike,
Tulio
retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj
SPONSORED LINKS
YAHOO! GROUPS LINKS
|
No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.375 / Virus Database: 267.15.10/263 - Release Date: 16/02/2006
