Saluton,
 
antaux du jaroj mi aktive redaktis, kiam mi havis
malnovan komputilon kaj malnovan ret-adreson
[EMAIL PROTECTED]. Poste mi acxetis pli
bonan komputilon, ligis min al la reto per kablo
kaj komencis uzi ret-adreson [EMAIL PROTECTED]
(adreso de la forsendinto). Ekde tiu tempo cxiuj miaj
redakto-provoj fiaskis, sed cxar mi havis alian
interesan laboron (por Vikipedio), mi ne plendis.
Dauxre mi ricevadis mesagxojn Digest Number
gxis la 1-a de februaro 2006, cxar gxis tiu dato
estis antauxpagita mia malnova ret-adreso kaj
cxiuj mesagxojn tra gxi alvenadis. La lasta mesagxo
de revuloj estis Digest Number 1603.
 
Ekde la 2-a de februaro cxesis alvenadi la mesagxoj,
tial  mi denove registrigxis kiel redaktanto kaj komencis
ricevi mesagxojn el cxi tiu dissednolisto, kiu je mia
surprizo estas alia ol la antauxa Digest Number.
 
Sed cxefe - la 16-an de februaro mi provis redakti
la vorton caro per traduko en la cxehxan lingvon.
Mi klakis al redakti, enmetis linion
 
  <trd lng="cs">car</trd> 
 
kaj malsupre skribis traduko al cs kaj klakis
al forsendi.
 
Gxis nun mi vane atendas respondon, cxu pozitivan,
cxu negativan.
 
Antaux momento mi denove kontrolis mian forsenditan
formularon kaj konstatis, ke kiel almetajxo tie aperis
ia POSTDAATT enhavanta strangan miksajxon de
simboloj. Do mi fakte ne scias, kion mi vere forsendis.
Sed la forsendon faras auxtomato, mi nur klakas
butonojn REDAKTI kaj FORSENDI.
 
Kion mi faru, por ke la redaktado funkciu same
kiel antaux du jaroj el la malnova komputilo?
 
Salutas
 
Miroslav Malovec
[EMAIL PROTECTED]
 
 
 
 
 


retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj




SPONSORED LINKS
Computer science distance education Education Master of science in education
Education master science Computer science and education Science education


YAHOO! GROUPS LINKS




Rispondere a