Mi ne komprenas vian demandon, Tulio. Jes, REVO registras la vere uzatan
lingvon, i.a. la lingvon cxiutagan de esperantistoj el la tuta mondo.
Alidire la redaktantoj principe ne rajtas elpensi vortojn aux ekzemplojn.
Antaux ol registri la terminon "69-umo", necesas kontroli, cxu gxi
trovigxas en iuj vortaroj kaj cxu ne estas pli internacaij terminoj, aux
cxu gxi estas uzata en retpagxoj ktp.
La vortaro ebligas registri ankaux evitindajn formojn aux signifojn.
Erarajn uzojn oni povas ankaux mencii en rimarkoj. Krom tio la gxenerala
tendenco de REVO estas eviti senutilajn neologismojn.
Marc
NB: "Autoritata" estas intence malpreciza termino. La auxtoritateco de iu
ekzemplo dependas de gxia auxtoro, de la loko, kie oni gxin trovis ktp.
>Marc,
>
>mi scias, ke ReVo celas registri la uzatan Esperanton. Sed ni ne povas
>neglekti la fakton, ke gxi ankaux estas nia enreta vortaro, kie multaj
>(kiaj mi mem) sercxas la signifon de vortoj trovitajn en nia cxiutaga
>uzado de Esperanto. Do mi pensas, ke ni devas havi en ReVo cxiujn eblecojn
>de uzado de E-o. Mi ne diras, ke oni devas enmeti cxiajn elpensitajn
>vortojn aux frazajxojn, sed ja tiujn, kiujn oni bezonas en la cxiutaga vivo.
>Cxu oni registru nur la "auxtoritatajn" vortojn? Kion tio signifas
>{autoritataj)? Cxu mi devas unue skribi libron en kiu enestas la esprimo
>69 (ekz. "sxi invitis min al 69 en sia apartamento) por poste registri
>gxin en ReVo?
>
>Mi verkas vortaron por la portugala kaj esperanta lingvoj
>(www.esperanto.org.br / Esperanto - lingua / Dicionario P-E-E-P), kiu
>celas enhavi cxiujn vortojn kaj frazajxojn troveblaj en nia cxiutaga vivo.
>Gxi certe ankoraux estas nekompleta (mi komencis en septembro 2005), sed
>cxiutage mi aldonas ion, same kiel mi faras al ReVo.
>
>Amike,
>Tulio
retposhtaj adresoj:
por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
por aboni: [EMAIL PROTECTED]
por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
administranto: [EMAIL PROTECTED]
URL:
http://www.egroups.com/group/revuloj
Yahoo! Groups Links
<*> To visit your group on the web, go to:
http://groups.yahoo.com/group/revuloj/
<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
[EMAIL PROTECTED]
<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
http://docs.yahoo.com/info/terms/