Je 3/18/06, Yury: > Unu el tradukoj de la vorto 'hela' en la rusan estas "jarkij". > Sendepende de tio, kiu gxin aldonis (povas esti, ke tio estis mi > mem),
Vi eble ridos, sed tio estas traduko Fundamenta, el la Universala Vortaro. Gxi probable celas la uzojn kiel tiuj en "la steloj hele lumis" [Z], "hela fajro" [Kabe]. Iom strangaj uzoj, sed evidente "hela" havas iun sencon nekonatan al la rusoj. > nun mi ege dubas pri praveco de tio, almenaux aplike al koloroj. > Laux mi, ruse 'jarko-sinijx signifas 'intense blua', 'klare blua', > sed tute ne 'hele blua' (= 'pale blua', do ruse 'svetlo-sinijx, > "goluboj"). Vi pravas, cxe la koloroj "hela" signifas "svetlyj". > Cxu mi pravas? Se jes, do ankaux 'heleco' ne estu "jarkostj" (kio > estas 'heldenso' laux Komputada Leksikono). Ankaux tie vi pravas, "heleco" en la koncerna ekzemplo estas "svet". Cetere la ekzemplo estas fusxeta, ecx se markita kiel Zamenhofa. Endus disigi "hela"n je pluraj sencoj, kaj iom esplori la "heleco"n. -- Sergio retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
